János Teleki (pli juna)

hungara politikisto

Grafo János Teleki [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Teleki János estis hungara parlamenta deputito, oficiro, bienulo. Lia nobela antaŭnomo estis széki [sEki], lia avo estis Sándor Teleki.

János Teleki
János Teleki (pli juna)
János Teleki (pli juna)
Persona informo
Naskiĝo la  2-an de novembro 1893(nun 1893-11-02)
en Hungario Koltó (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 10-an de junio 1946
en Svislando Degersheim (Svislando)
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro János Teleki
Okupo
Okupo politikisto
vdr

János Teleki naskiĝis la 2-an de novembro 1893 en Koltó (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Coltău en Rumanio), li mortis la 10-an de junio 1946 en Degersheim (Svislando).

Biografio redakti

János Teleki akiris diplomon en milita akademio en Wiener Neustadt. Li batalis dum la 1-a mondmilito, kelkfoje li vundiĝis. Depost la milito li civiliĝis kiel ekskapitano, intertempe liaj bienoj rumaniĝis. Li vivis plu en Budapeŝto kaj li havis postenon en banko. Inter 1935 kaj 1944 li estis parlamentano, poste li rifuĝis al Svislando. Li mortis pro kormalsano. Li edziĝis en 1919, la edzino naskis solan filon.

Fontoj redakti

Referencoj redakti