La Kolumpetrelo (Pterodroma brevipes) estas specio de marbirdo de la familio de Procelariedoj. Ĝi estis foje konsiderata subspecio de la Blankaflugila petrelo (P. leucoptera).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kolumpetrelo
Kolumpetrelo
Kolumpetrelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Pterodroma
Pterodroma brevipes
(Peale, 1848)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ties reprodukta teritorio estas necerta kaj nuntempe oni scias nur ke ĝi reproduktiĝas nur en Fiĝio nome en la insulo Gau kaj eble en aliaj insuloj. Ĝi iam reproduktiĝis en la Kukinsuloj kaj povus ankoraŭ reproduktiĝi en Vanuatuo aŭ en la Salomonoj. Ĝi estas nekonfirmita reproduktulo en Samoo, Usona Samoo kaj en Franca Polinezio.

Ĝi havas grizajn suprajn partojn kaj blankajn subajn partojn krom etendan gorĝareon kiu utilas por la komuna nomo. La piedoj kaj hokecpinta beko estas el malhelgrizaj al nigrecaj.

Ili nestumas sur krutaj, arbaraj deklivoj en nestotruo aŭ inter arboradikoj. Ili manĝas en malfermaj maroj kaj kelkaj disiĝas al centra Pacifiko for de la reprodukta sezono.

La populacio el Vanuatuo estis konsiderata nova subspecio Pterodroma brevipes magnificens en 2010[1]

Referencoj redakti

  1. Pterodroma brevipes magnificens (Bretagnolle & Shirihai, 2010): Banks Islands, Vanuatu. Bull BOC 130(4).