Kombinaĵo de 10 triangulaj prismoj

En geometrio, kombinaĵo de dek triangulaj prismoj estas uniforma pluredra kombinaĵo, nememspegulsimetria simetria ordigo de 10 triangulaj prismoj, laŭliniigitaj laŭ la aksoj de triobla turna simetrio de dudekedro.

Kombinaĵo de dek triangulaj prismoj
Plia nomo UC32
Bildo
Speco Uniforma pluredra kombinaĵo
Verticoj 60
Lateroj 90
Edroj 20 trianguloj,
30 kvadratoj
Komponantoj 10 triangulaj prismoj
Geometria simetria grupo Nememspegulsimetria dudekedra I
Geometria simetria grupo de komponanto 3-obla duedra D3
vdr

Ĉi tiu kombinaĵo havas la saman situon de verticoj kiel la rombo-dekdu-dekduedro.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  • John Skilling, Uniform Compounds of Uniform Polyhedra - Uniformaj Kombinaĵoj de Uniformaj Pluredroj, Mathematical Proceedings of the Cambridge Philosophical Society - Matematikaj Paperoj de la Kembriĝa Filozofia Socio, Volumo 79, pp. 447–457, 1976.