Triangula prismo
En geometrio, triangula prismo estas pluredro, speco de prismo kun el triangula bazo. Ĝi havas 3 flankajn edroj kaj 2 bazajn edrojn.
Triangula prismo | |
Speco | Prismo |
Vertica figuro | 4.4.3 |
Bildo de vertico | |
Simbolo de Wythoff | 2 3 | 2 |
Simbolo de Schläfli | t{2,3} |
Figuro de Coxeter-Dynkin | |
Indeksoj | U76(a) |
Simbolo de Bowers | Trip |
Verticoj | 6 |
Lateroj | 9 |
Edroj | 5 |
Edroj detale | 3{4}+2{3} |
χ | 2 |
Geometria simetria grupo | D3h (por neklina prismo kun regulaj bazoj) |
Duala | Triangula dupiramido |
Bildo de duala | |
Ĝenerale la flankoj povas esti paralelogramoj. Se la flankoj estas ortanguloj la prismo estas neklina.
Se la flankoj estas kvadratoj, ĝi estas unuforma pluredro. Tio ke la flankoj estas kvadratoj implicas ke la bazoj estas egallateraj trianguloj
La bazaj edroj estas egalaj trianguloj. Ĉiu sekca ebeno, paralela al la bazaj edroj, donas en la sekco la saman triangulon.
La dualo de triangula prismo estas 3-flankita dupiramido.
La geometria simetria grupo de 3-flankita neklina prismo kun regulaj bazoj estas D3h de ordo 12. La rotacia grupo estas D3 de ordo 6.
La geometria simetria grupo ne enhavas inversigon.
Volumeno
redaktiLa volumeno de ĉiu prismo estas produto de areo de la bazo kaj distanco inter la du bazaj edroj.
Vico de rilatantaj pluredroj kaj kahelaroj
redaktiLa senpintigita seplatera kahelaro estas ero de vico de senpintigitaj regulaj pluredroj kaj regulaj kahelaroj de la eŭklida kaj hiperbola ebenoj kun verticaj figuroj (3.2n.2n). .
Triangula prismo (3.4.4) |
Senpintigita kvaredro (3.6.6) |
Senpintigita kubo (3.8.8) |
Senpintigita dekduedro (3.10.10) |
Senpintigita seslatera kahelaro (3.12.12) |
Senpintigita seplatera kahelaro (3.14.14) |
Senpintigita oklatera kahelaro (3.16.16) |
Senpintigita naŭlatera kahelaro (3.18.18) |
Vidu ankaŭ
redakti- Prismo
- Prisma unuforma pluredro
- Duonregula E-hiperpluredra familio:
- Triangula prismo: -121
- Rektigita 5-ĉelo: 021
- E5 hiperpluredro: 121
- E6 hiperpluredro: 221
- E7 hiperpluredro: 321
- E8 hiperpluredro: 421
- E8 krado: 521
- Triangula kontraŭprismo
- Unuformaj pluredraj kombinaĵoj:
Eksteraj ligiloj
redakti- Eric W. Weisstein, Triangula prismo en MathWorld.
- Paperaj modeloj de triangula prismo Arkivigite je 2007-03-03 per la retarkivo Wayback Machine