Kombinaĵo de 20 triangulaj prismoj

En geometrio, kombinaĵo de dudek triangulaj prismoj estas uniforma pluredra kombinaĵo, simetria ordigo de 20 triangulaj prismoj, laŭliniigitaj en paroj laŭ la aksoj de triobla turna simetrio de dudekedro. Ĝi rezultiĝas per komponigo de la du reflektaj variantoj de la kombinaĵo de 10 triangulaj prismoj.

Kombinaĵo de dudek triangulaj prismoj
Plia nomo UC33
Bildo
Speco Uniforma pluredra kombinaĵo
Verticoj 60
Lateroj 180
Edroj 40 trianguloj,
60 kvadratoj
Komponantoj 20 triangulaj prismoj
Geometria simetria grupo Dudekedra Ih
Geometria simetria grupo de komponanto 3-obla duedra D3
vdr

Ĉi tiu kombinaĵo havas la saman situon de verticoj kiel la rombo-dekdu-dekduedro.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  • John Skilling, Uniform Compounds of Uniform Polyhedra - Uniformaj Kombinaĵoj de Uniformaj Pluredroj, Mathematical Proceedings of the Cambridge Philosophical Society - Matematikaj Paperoj de la Kembriĝa Filozofia Socio, Volumo 79, pp. 447-457, 1976.