Kombinaĵo de 6 kvinlateraj kontraŭprismoj

En geometrio, kombinaĵo de ses kvinlateraj kontraŭprismoj estas uniforma pluredra kombinaĵo, simetria ordigo de 6 kvinlateraj kontraŭprismoj. Ĝi povas esti konstruita per enskribo en dudekedro de unu kvinlatera kontraŭprismo en ĉiu el la ses eblaj vojoj, kaj tiam turno de ĉiu per 36 gradoj ĉirkaŭ ĝia akso kiu pasas tra la centroj de du ĝiaj kontraŭaj kvinlateraj edroj.

Kombinaĵo de ses kvinlateraj kontraŭprismoj
Plia nomo UC27
Bildo
Speco Uniforma pluredra kombinaĵo
Verticoj 60
Lateroj 120
Edroj 60 trianguloj, 12 kvinlateroj
Komponantoj 6 kvinlateraj kontraŭprismoj
Geometria simetria grupo Dudekedra Ih
Geometria simetria grupo de komponanto 5-obla kontraŭprisma D5d
vdr

Ĉi tiu kombinaĵo havas la saman situon de verticoj kiel la kombinaĵo de 6 stelokvinlateraj krucigitaj kontraŭprismoj.

Karteziaj koordinatoj redakti

Karteziaj koordinatoj de verticoj de ĉi tiu kombinaĵo estas ĉiuj ciklaj permutoj de

(±(3+4τ), 0, ±(4−3τ))
(±(2−4τ), ±5τ, ±(1−2τ))
(±(2+τ), ±5, ±(4+2τ))

kie τ = (1+√5)/2 estas la ora proporcio (iam skribata kiel φ).

Vidu ankaŭ redakti


Referencoj redakti

  • John Skilling, Uniform Compounds of Uniform Polyhedra - Uniformaj Kombinaĵoj de Uniformaj Pluredroj, Mathematical Proceedings of the Cambridge Philosophical Society - Matematikaj Paperoj de la Kembriĝa Filozofia Socio, Volumo 79, pp. 447-457, 1976.