Kombinaĵo de 6 stelokvinlateraj prismoj

Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eble ne estis kvalite kontrolita.

En geometrio, kombinaĵo de ses stelokvinlateraj prismoj estas uniforma pluredra kombinaĵo, nememspegulsimetria simetria ordigo de 6 stelokvinlateraj prismoj, laŭliniigitaj laŭ la aksoj de kvinobla turna simetrio de dekduedro.

Kombinaĵo de ses stelokvinlateraj prismoj
Plia nomo UC36
Bildo
Speco Uniforma pluredra kombinaĵo
Verticoj 60
Lateroj 90
Edroj 12 stelokvinlateroj, 30 kvadratoj
Komponantoj 6 stelokvinlateraj prismoj
Geometria simetria grupo Nememspegulsimetria dudekedra I
Geometria simetria grupo de komponanto 5-obla duedra D5
vdr

Ĉi tiu kombinaĵo havas la saman situon de verticoj kiel la rombo-dudek-dekduedro kaj la malgranda steligita senpintigita dekduedro.

Vidu ankaŭ

redakti


Referencoj

redakti
  • John Skilling, Uniform Compounds of Uniform Polyhedra - Uniformaj Kombinaĵoj de Uniformaj Pluredroj, Mathematical Proceedings of the Cambridge Philosophical Society - Matematikaj Paperoj de la Kembriĝa Filozofia Socio, Volumo 79, pp. 447-457, 1976.