Komitato de Konstantaj Reprezentantoj (Eŭropa Unio)

La Komitato de Konstantaj Reprezentantoj aŭ KOKOREP estas instanco de la Eŭropa Unio. Ĝi preparas la laboron de la Konsilio de la Eŭropa Unio. Ĝi konsistas el la Konstantaj Reprezentantoj de ĉiu el la Membroŝtatoj ĉe la EU (aŭ iliaj adjunktoj) kaj estas prezidata de la Ambasadoro de la Membroŝtato plenumanta la Prezidantecon de la Konsilio. Ĝi ankaŭ certigas la ligon inter la Konsilio de Ministroj kaj la aliaj eŭropuniaj institucioj.