Kompanio de Nova Francio

La Kompanio de Nova Francio, alinomita Kompanio de la Cent Asociuloj (franclingve Compagnie de la Nouvelle-FranceCompagnie des Cent-Associés) estis la unua franca komerca kompanio celinta al la sistema koloniigo de Ameriko. Ĝi naskiĝis en 1627. La cent akciuloj, interalie Samuel de Champlain kaj la kardinalo Richelieu, ĉiuj investis kapitalon da 3000 pundoj : tio konstituis grandegan sumon.

Kompanio de Nova Francio
kolonia entrepreno vd
Dum 1627 - 1663
Jura formo kompanio
Fondintoj Armand Jean du Plessis de Richelieu vd
Sidejo Reĝlando Francio
vdr
Franclingva karto de Nordameriko datiĝanta de 1681, fare de iu abato Claude Bernou.

La kompanio ricevis monopolon pri peltoj dum dekkvin jaroj, dum kiuj ĝi ankaŭ devis enloĝigi 4000 koloniulojn kaj zorgi pri la religia konvertiĝo de la Indianoj, sed ankaŭ pri la defendo kaj la administrado de siaj teritorioj.

Ekde 1628, la kompanio elkondukis 400 koloniulojn al Ameriko, sed ili estis interkaptitaj de angla ŝiparo sur la rivero Sankt-Laŭrenco. Pliposte, la malamikeco de la Haudenosaunee plie malfaciligis la verkon de la kompanio. En 1663, Ludoviko la 14-a malfondis la Kompanion de Nova Francio kaj prenis sur sin mem la administradon de la kolonio (danke al la konsiloj Jean-Baptiste Colbert).