Kompton-efiko (aŭ efiko de Komptono) estas ne-elasta difuzo de fotono sur ŝargita partiklo, ekzemple sur elektrono. Post difuzo, la fotono havas pli grandan ondolongon (do pli malaltan energion). Kutime, la reago de altenergia fotono (laŭ la elektromagneta spektro) sur elektrono ligita al atomo nomiĝas efiko de Komptono, dum reago de mezenergia fotono (ekzemple el tiuj de la videbla lumo) sur libera elektrono nomiĝas difuzo de Thomson, kiu estas elasta difuzo laŭ kiu la ondolongo konserviĝas. Pri ankoraŭ pli alta energio, kiam la fotona energio superas dufoje la ripozenergion de elektrono (t.e. pli ol 1022 keV) okazeblas kreado de paro.

Skemo de Kompton-efiko: la frekvenco de la fotono malaltiĝas dum la trajektoridirektoj kaj de la fotono kaj de la ŝargita partiklo ŝanĝiĝas.

Diferenco de ondolongo estas priskribata per la formulo:

kie:

La energia perdo de la incidanta fotono estas:

Vidu ankaŭ redakti