Avers (komunumaro)

(Alidirektita el Komunumaro Avers)


La komunuaro Avers estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Malantaŭa Rejno. Ĝi havis 172 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ununura komunumo kaj ĉefloko estas Avers.

Komunumaro Avers
Blazono de la komunumaro Avers
Valo de Avers
Mapo de la komunumaro Avers
subdistrict of the canton of Graubünden
Kantono Grizono
Distrikto Malantaŭa Rejno
Ĉefloko Avers
Koordinatoj  46° 28′ N 9° 30′ O / 46.467 °N, 9.500 °O / 46.467; 9.500 (mapo)Koordinatoj: 46° 28′ N 9° 30′ O / 46.467 °N, 9.500 °O / 46.467; 9.500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 172 (2009-12-31)
Areo 93,12 km²
Loĝantardenseco 2 loĝantoj/km²
vdr

Geografio redakti

La komunumaro Avers kongruas kun la valo de Avers, kiujn trafluas la Rejno de Avers, sudorienta fontrivero de Malantaŭa Rejno.

Komunumoj de la komunumaro Avers redakti

La ununura komunumo de la komunumaro Avers estas ĝia samnoma ĉefloko:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Avers 172 93.12 3681
Totale 1 172 93,12 0211

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Avers datiĝas el la jaro 1292 kiel Anue. La komunumaro Avers estiĝis surbaze de la administracia reformo de Kantono Grizono en la jaro 1851 el la malnova tribunalkomunumo. Ek de 1902 Avers ankaŭ estas propra elektodistrikto kun deputito en la Granda Konsilio de Kantono Grizono, la kantona parlamento. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti