Komunumo Kelmė

komunumo de Litovio
Kelmė
blazono de Kelmė situo en Litovio
Bazaj datumoj
ŝtato: Litovio
distrikto: Šiauliai (ĝis julio 2010)
administra centro: Kelmė
nombro de loĝantoj: 24 876 (en 2023)
nombro de loĝantoj: 7 499 (urbo, stato 2020)
areo (komunumo): ĉ. 1705 km²
internacia telefona prefikso: (+370) 427
koordinatoj: 55° 38' norde, 22° 56' oriente

Kelmė estas subdistrikta komunumo, kaj ene de ĝi la plej granda urbeto, en la nordo de Litovio - ĝia administra centro estas la samnoma urbo Kelmė. Komunumo kaj urbo ekde 1995 ĝis 2010 apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Šiauliai. En 2023 en la komunumo vivis 24 876 loĝantoj, el ili proksimume kvarono en la urbo mem. La urbo situas ĉe internacie frekventataj fervoja linio kaj strato de Šiauliai al Riga, kiu ligas la baltajn landojn. Tamen la aŭta kaj kamiona trafiko ne plu fluas tra la urbocentro, sed pasas distance.

Kelmė skribe unuafoje menciiĝis dum 1295 kaj dum la 16-a jarcento ricevis la formalajn urbajn rajtojn.

En la nuntempa subdistrikta komunumo ankoraŭ ekzistas du pliaj urboj, Tytuvėnai kun iom malpli ol 2000 loĝantoj kaj Užventis kun iom malpli ol 700, krome 6 urbetoj kaj 817 vilaĝoj.

Partner-urboj redakti

Eksteraj ligiloj redakti