Komunumo Pagėgiai

komunumo en Litovio
Pagėgiai
blazono de Pagėgiai situo en Litovio
Bazaj datumoj
ŝtato: Litovio
distrikto: Tauragė (ĝis julio 2010)
administra centro: Pagėgiai
nombro de loĝantoj: 7 088 (en 2023)
nombro de loĝantoj: 1 544 (urbo, stato 2020)
areo (komunumo): ĉ. 537 km²
internacia telefona prefikso: (+370) 441
koordinatoj: 55° 08' norde, 21° 54' oriente

Pagėgiai estas subdistrikta komunumo en la okcidento de Litovio - ĝia administra centro estas la samnoma urbo Pagėgiai. Komunumo kaj urbo ekde 1995 ĝis 2010 apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Tauragė. En 2023 en la komunumo vivis 7 088 loĝantoj, el tio en la urbo 1 544. Plia urbeto de la komunumo estas Panemunė.

La komunuma teritorio ekde la 15-a jarcento ĝis 1919 apartenis al la reĝlando Prusio respektive la Germana regno kaj ties provinco Orienta Prusio, poste ĝis la jaro 1923 al la germanlingva Memel-regiono, kiam la armeo de Litovio en surpriza atako kontraŭ la loke protektaj, ĉefe francaj soldatoj de la Ligo de Nacioj konkeris la regionon kaj integrigis ĝin en la litovan ŝtaton.

Eksteraj ligiloj redakti