Hobojokonĉerto misatribuita al Haydn

La konĉerto por hobojo kaj orkestro C-maĵora Hob VIIg:C1 dum longa tempo oni atribuis al Joseph Haydn, tamen ĝi ne estas de Haydn.

Movimentoj:

  1. Allegro spirituoso
  2. Andante
  3. Rondo. Allegretto

La unua movimento allegro spirituoso komencas per longa enkonduko de la orkestro, kiu prezentas la temojn de la movimento. Tuj post la eniro de la hobojo sekvas mallonga kadenco de la soloinstrumento. La movimento finiĝas laŭ klasika modelo per kadenco de la soloisto kaj orkestra postludo.

La dua movimento andante komencas per kantileno de la hobojo, kiu estas variita dumpase de la movimento.

Je la komenco de la tria movimento rondo. allegretto la hobojo prezentas temon, kiu dumpase virtuoze estas variita, ĝis kiam je la fino la orkestro kaj soloisto ekprenas ĝin en ĝia origina formo. Ĉi tiu temo aperas ankaŭ en okteto por lignaj blovinstrumentoj de Leopold Kozeluch, malfrua klasika komponisto de bohema-aŭstra deveno, kiu agis en Vieno, kaj kies stilo surmontras orelfrapan similecon kun tiu de la hobojokonĉerto.

Demando pri la atribuado redakti

En la dua duono de la 18-a jarcento verkoj de Haydn tutmonde estis ege ŝatataj kaj garantiis al la eldonistoj altan profiton. Tial ili ofte publikis la verkojn de aliaj komponistoj kiel ekzemple Karl Stamitz, Michael Haydn, Christian CannabichLeopold Hoffmann sub la nomo Joseph Haydn. Intertempe estas konstatita, ke ankaŭ la hobojokonĉerto ne estas verko de Haydn, kio tamen ne malhelpas la muzikindustrion, publiki la verkon sub la nomo de Haydn kaj tiel prosperigi la eksterordinaran ŝatitecon de ĉi tiu komponaĵo.