Cordillera del Condor

(Alidirektita el Kondora Montaro)

La Cordillera del Cóndor (kondora montaro) estas montaro en orientaj Andoj kiu estas ĉirkaŭ la internacia limo inter Ekvadoro kaj Peruo en Sudameriko.

Epinecrophylla ornata el la montaro, kiu havas tre riĉan populacion de birdaroj.

La montaro etendas proksimume 150 km norde al sudo kaj ties maksimuma alto atingas proksimume 2,900 m. La riveroj Santiago kaj Cenepa fluas laŭlonge de ties orientaj deklivoj en la peruva flanko. Dum ĉirkaŭ 160 jaroj, la areo de tiu limo estis tialo de konflikto kaj pridisputado, kaj eĉ kaŭzis armitajn konfliktojn inter ambaŭ landoj en 1941, 1981 kaj 1995. Post la prilima konflikto de 1995, ambaŭ landoj entreprenis diplomatan negocadon, rezulte en la pactraktato de 1998 kiu difinis la precizan lokon de la internacia limo.

La Kondora Montaro estas areo de granda intereso en biologio, eble havante la plej riĉan flaŭron inter la areoj samgrandaj de Sudameriko, kaj estas konsiderata de Conservation International kiel unu el plej gravaj biodiversecaj areoj en la planedo. La montaro havas unu el plej altaj koncentroj de vaskulaj plantospecioj ankoraŭ nekonataj al la scienco. La areo estas parto de la ekoregiono Montararbaroj de Orienta Montaro.

4° 0′ S 78° 30′ U / 4.000 °S, 78.500 °U / -4.000; -78.500 (mapo)Koordinatoj: 4° 0′ S 78° 30′ U / 4.000 °S, 78.500 °U / -4.000; -78.500 (mapo)