Konfederacia Ponto

fiksa ligo liganta kanadan provincon de Insulo de Princo Eduardo kun la kontinento, ĉe Nov-Brunsviko

La Konfederacia Ponto (angle Confederation Bridge; france Pont de la Confédération) estas ponto liganta la provincojn Insulo Princo Eduardo kaj Nov-Brunsviko en Kanado kaj ĝi pontas trans la Markolo Northumberland laŭlonge de 12.9 km, la plej longa ponto en la lando [1]. Ĉi tiu ankaŭ estas la plej longa ponto kiu etendiĝas super akvo kiu frostas ĉiun vintron [2].

Konfederacia Ponto

prestressed concrete bridge • vojponto • impostponto • box girder bridge
Situo
Koordinatoj 46° 12′ 55″ N, 63° 44′ 45″ U (mapo)46.215277777778-63.745833333333Koordinatoj: 46° 12′ 55″ N, 63° 44′ 45″ U (mapo)
Mapo
Konfederacia Ponto (Kanado)
Konfederacia Ponto (Kanado)
DEC
Map
Konfederacia Ponto
vdr

La plej granda parto de la ponto estas je alteco de 40 metroj super la akvo, sed parto de ĝi estas levita ĝis 60 metroj en larĝaj malfermaĵoj por permesi la trairejon de ŝipoj. La ponto ripozas sur 62 kolonoj, disigitaj ĝis 250 metroj. La larĝo de la ponto estas 11 metroj. Paspago estas ŝargita ĉe la ponto, nur ĉe la elirejo de Insulo de Princo Eduardo. Piedirantoj kaj bicikloj ne havas aliron al la ponto, estas navedo je ilia dispono.

Por plia legado redakti


Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti