Kong Anguo

ĉina historiisto de la 2a kaj 1a jarcentoj a.K.

Kong Anguo (en tradicia ĉina = 孔安國, en Wade-Gilles Kung An-kuo; ĉirkaŭ 156 – ĉirkaŭ 74 a.n.e.),[1] laŭ socia nomo Ziguo (子國), estis konfuceisma fakulo kaj funkciulo de la okcidenta Dinastio Han de antikva Ĉinio. Posteulo de Konfuceo, li verkis la Ŝangŝu Kongŝi Ĵuan, kompilaĵo kaj komentario de la "Malnova Teksto" Ŝangŝu. Lia verko perdiĝis, sed falsaĵo de la 4-a jarcento estis oficiale agnoskita kiel Konfucea klasikaĵo dum ĉirkaŭ unu jarmilo.

Kong Anguo
Persona informo
Naskiĝo
Morto
Ŝtataneco Okcidenta Han-Dinastio
Familio
Patro Kong Zhong
Frat(in)o Kong Wu
Infano Q88745202
Okupo
Okupo filozofopolitikisto
vdr

En la kadro de subpremado al saĝuloj, Kong Anguo turnis la alkemiistojn (方士 fāngshì) en konfuceistoj (儒 ) kaj interplektis la legendon de la martiroj kun stranga historio de remalkovro de perditaj konfuceaj libroj malantaŭ detruita muro en la hejmo de liaj prauloj.[2]

Notoj redakti

  1. Declercq 1998, p. 169.
  2. Neininger, Ulrich, Burying the Scholars Alive: On the Origin of a Confucian Martyrs’ Legend, Nation and Mythology (in East Asian Civilizations. New Attempts at Understanding Traditions), vol. 2, 1983, eld. Wolfram Eberhard et al., pp. 121–36. (ISBN 3-88676-041-3). http://www.ulrichneininger.de/?p=461

Bibliografio redakti