Konkoputo (Vajmaro)

La Konkoputo (germane: Muschelbrunnen) troviĝas ĉe Schwansee-strato en Vajmaro, Germanujo.

Konkoputo ĉe Schwansee-strato en Vajmaro

Detaloj redakti

Sub la meza konko kiu nomdonis por la puto estas leono-kapo grimaca kiel gargojlo. Flanke videblas sobennaĝantaj delfenoj similantaj drakonon ties vostoj kunruliĝas kiel volutoj. Malsupre ĉe la piedo de la pelvo estas hunda trinkloko.

Laŭ Hans-Joachim Leithner staris la puto ekde 1821/22 antaŭ la Mario-pordego, ekde 1847 ĉe la iama Stieden-antaŭurbo ĉe la Stein-domo kaj post 1857 je Schwansee-strato ĉe la domo nr 5 (frajtaĵpostejo). En niaj tagoj ĝi admireblas je Schwansee-strato ĉe la uesta fino de la suda muro de Schwansee-naĝejo tuj antaŭ la angulo je Hersfelder-strato.[1] Laŭ Leithner estis la kreinto Dornberger laŭ komisio de la supera konstruisto Clemens Wenzeslaus Coudray.[2] Aliaj asertas ke la puto kreitis en la jaro 1847-a fare de Dornberger danke al monrimedoj el fondaĵo de Maria Pavlovna Romanova[3][4] La ĉi-lastajn indikojn oni pli konfidas ke la opinio de Leithner. Ĉar Dornberger estis ŝtonskulptada majstro en Bad Berka verŝajnas tre ke oni uzis berka-an grejson ankaŭ por la Konkoputo.

Kiel kvazaŭ ĉiuj publikaj putoj vajmaraj temas ankaŭ ĉi-tie pri tuboputo ĉerpante akvon el la arbareto Rabenwäldchen. Restaŭrado faritis en 1971 fare de Kurt Stiefel.[5]

Post la alilikigo disde Ackerswand oni metis "rekompence" antaŭ la Stein-domo en 1857 alian puton kies kreon komisiis ankaŭ fondaĵo Maria Pavlovna Romanova.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Hans-Joachim Leithner: Von Brunnenstuben, Röhrenfahrten und Wasserleitungen, den historischen und jüngeren Brunnen in Weimar, memeldono, 2018, Gutenberg Druckerei Weimar (WeimarWissen, Der Weimarer Brunnenschatz), 201.
  2. Malklaras tamen kiel Coudray rajtis fari tian mendon. En jena monografio pri Coudray ĉi prie silentiĝas - Rolf Bothe: Clemens Wenzeslaus Coudray: 1775–1845; ein deutscher Architekt des Klassizismus, Köln; Weimar; Wien: Böhlau, 2013, ISBN 978-3-412-20871-4.
  3. "Muschelbrunnen", ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 315.
  4. https://www.weimar-lese.de/sehenswuerdigkeiten/brunnen/muschelbrunnen/
  5. Gerd Seidel, Walter Steiner: Baustein und Bauwerk in Weimar (= Ständige Kommissionen Kultur der Stadtverordnetenversammlung Weimar und des Kreistages Weimar-Land in Zusammenarbeit mit dem Stadtmuseum Weimar (Hrsg.): Tradition und Gegenwart). Weimarer Schriften. Heft 32. Weimar 1988, ISBN 3-910053-08-4, p. 82 kaj p. 91/noto 66. Dum la restaŭro oni malŝparis Cotta-sabloŝtonon.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Muschelbrunnen in Weimar en la germana Vikipedio.