Konsilio de Popolkomisaroj de Sovetunio

La Konsilio de Popolkomisaroj de Sovetunio (en rusa: Совет народных комиссаров, Совнарком, СНК, translit. Soviet narodnykh kommissarovSovnarkom, ankaŭ kiel ĝenerale SNK) estis registara institucio formita tuj post la Oktobra Revolucio dum 1917. Kreita en la Rusia Respubliko, la Konsilio ekformis la Sovetunion (USSR). Ĝi evoluis ĝis iĝi la plej alta plenuma aŭtoritato de registaro de Sovetunio. La Prezidanto de tiu Konsilio estis tiel la registarestro, kaj estis kutime nomita "ĉefministro" ekster Rusio kaj Sovetunio.

Konsilio de Popolkomisaroj de Sovetunio
registara organizaĵo
Komenco 1917 vd
Fino 1946 vd
Antaŭe Council of people's commissars of the RSFSR vd
Poste Soveto de Ministroj de Sovetio vd
Lando(j) Sovetunio vd
Sidejo Senata Palaco
Ĉefestro(j) Vladimiro Lenino vd
Lingvoj

pluraj lingvoj

vdr
Josif Stalin kun Vjaĉeslav Molotov. Sinsekvaj Prezidantoj de la Konsilio de Popolkomisaroj de Sovetunio.

La Konstitucio de la RSFSR de 1918 formaligis la rolon de Sovnarkom en la Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko (RSFSR): ĝi estis responsa antaŭ la Kongreso de Sovetoj por la "ĝenerala administrado de la aferoj de la ŝtato". La Konstitucio rajtigis al la Sovnarkom por aprobi dekretojn kun forto de leĝo kiam la Kongreso ne estis en sesio. Se tiuj dekretoj ne estis aprobitaj en la venonta sesio de la Kongreso, ili estis konsideritaj nuligitaj. Praktike, pro la principoj de la demokratia centrismo, la Kongreso simple teorie stampis tiujn dekretojn en la venonta sesio.

Kiam la Sovetunio estis establita en Decembro 1922, la Sovnarkom de USSR estis remodelita ed al la Sovnarkom de la RSFSR. Ĝi estis transformita en 1946 en Konsilio de Ministroj.[1]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. "О преобразовании Совета Народных Комиссаров СССР в Совет Министров СССР и Советов Народных Комиссаров Союзных и Автономных республик в Советы Министров Союзных и Автономных республик" 15 марта 1946 года [Reformante la Konsilion de Popolkomisaroj en Konsilio de Ministroj, kaj la Konsilion de Popolkomisaroj de la Unio kaj de la Aŭtonomaj Respublikoj en Konsilio de Ministroj de la Unio kaj de la Aŭtonomaj Respublikoj, 15a de Marto 1946]. Juro de USSR 1946-1952 (en rusa). World and Market Economy - Collection of Articles on Economy, Igor Averin. Alirita la 3an de Oktobro 2010.