Konstitucio de Norvegio

La Konstitucio de Norvegio estis alprenita la 16-an de majo, 1814 de la norvegia konstitucia asembleo ĉe Eidsvoll (malgranda urbeto norde de la nacia ĉefurbo Oslo, tiam nomata Christiania), tiam subskribita kaj datigita la 17-an de majo. Ĝin oni konsideris kiel unu el la plej radikale demokratiaj konstitucioj de la mondo tiutempe. La 17-a de majo nuntempe estas la Nacia tago de Norvegio.

Konstitucio de Norvegio
konstitucio
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo dana lingvo
Eldonado
Eldondato 17-a de majo 1814
vdr
La konstitucia asembleo ĉe Eidsvoll, 1814.

Historio redakti

La norvegan konstitucion inspiris la Usona Deklaro de Sendependeco je 1776, la franca revolucio je 1789, kaj la sekvintaj usonaj kaj francaj konstitucioj, kaj oni konsideris ĝin kiel unu el la plej radikale demokratiaj konstitucioj de la mondo tiutempe. Post la Norvega-sveda milito de 1814, laŭ la traktato de Moss Norvegio devis aliĝi al persona unio kun Svedio, tiel forminte la union Svedio-Norvegio, kaj devis ŝanĝi sian konstitucion konvene la 4-an de novembro, 1814. Tiuj konstituciaj ŝanĝoj estis forigitaj post la disiĝo de la 91 jaraĝa unio en 1905.

La plej freŝdatan konstitucian ŝanĝon oni alprenis la 20-an de februaro, 2006.