Konvencio de Sankt-Peterburgo

La Konvencio de Sankt-Peterburgo de la 11-a de decembro 1868 estas internacia traktato pri malplermeso de eksplodigaj kaj bruligaj grenadoj de malpli ol 400-grama pezo. La konvencion iniciatis Aleksandro la 2-a, caro de la Rusia Imperio. Per la Konvencio de Sankt-Peterburgo unuafoje en la historio de militado kaj de internacia juro ekestis jure fiksita limigo en la elekto de militaj armiloj.

Jura kaj historia signifo redakti

Fono de la iniciato de Aleksandro la 2-a estis, ke en 1863 rusiaj armeaj teknikistoj evoluigis ĵeteblajn armilojn, do grenadojn, kiuj eksplodis en kontakto kun malmola surfaco. Kvar jarojn pli poste la teknologio, origine farita por kontraŭbatali armilajn transportojn de malamika armeo, tiom ŝanĝiĝis ke la ĵetita grenado jam eksplodis je ekkontakto de mola surfaco. Ĉar celata aŭ ankaŭ senintenca apliko de tiuj etaj eksplodigiloj kontraŭ homoj kaŭzus fortajn lezojn, la registaro de la Rusia Imperio proponis ke la internacia ŝtataro interkonsentu pri neuzo de malgrandaj grenadoj en militoj. Je invito de la Rusia Imperio la 11-an de decembro 1868 en Sankt-Peterburgo okazis kongreso kun reprezentantoj de ĉiuj ŝtatoj de Eŭropo kaj de Nord-Ameriko, en kiu subskribiĝis "konvencio pri neapliko de eksplodigaj armiloj en militoj" nome de 20 ŝtatoj.

La per la konvencio de Sankt-Peterburgo unuafoje kontrakte formulita principo, ke ekzistu jure fiksita limigo en la elekto de militaj armiloj, kaj ke la uzo de armiloj, kiuj kaŭzus nenecesajn suferojn, estu malpermesata, pli poste estis pliampleksigita kaj pliprecizigata en pluraj pliaj traktatoj. La plej gravaj el ili estas la Konvencio de Hago de 1899 kaj 1907, la Konvencioj de Ĝenevo de 1925 kaj 1949 kun aldonaj protokoloj de 1977, la Konvencio pri Biologiaj Armiloj de 1975, la "konvencio pri malpermeso aŭ uzolimigo de specifaj konvenciaj armiloj, kiuj povas kaŭzi eksterproporcie grandan suferon aŭ povas efiki sendiference" de 1980 kun aldonaj protokoloj, la Konvencio pri Kemiaj Armiloj de 1993 kaj la Konvencio de Otavo de 1979 kontraŭ la uzo kaj produktado de kontraŭhomaj minoj.

Literaturo redakti

  • Dietrich Schindler, Jiří Toman (eld.): The laws of armed conflicts: a collection of conventions, resolutions, and other documents. [angle: "la leĝoj de armitaj konfliktoj, kolekto de konvencioj, rezolucioj, kaj aliaj dokumentoj"], 3-a ŝanĝita eldono, internacia eldonejo Sijthoff & Noordhoff, Alphen aan den Rijn (Nederlando) 1988, ISBN 9-02-473306-5, p. 102

Eksteraj ligiloj redakti