Korea Olimpika Komitato

nacia olimpika komitato de Sud-Koreio

La Korea Olimpika Komitato (koree 대한체육회) estas neprofitdona organizaĵo, kiu funkcias kiel la Nacia Olimpika Komitato (NOK) de la Respubliko de Koreio, do la suda parto de la lando. Ĝi kreiĝis en 1920, kaj estis oficiale agnoskita en 1948. En 2009 ĝi fuziis kun la Korea Sporta Konsilio (대한체육회), asocio pri ĝenerala sporta eduko kaj subteno de sportaj kluboj en la lando, kaj plue havas la nomon Korea Olimpika Komitato. Kiel NOK, la Korea Olimpika Komitato celas subteni koreajn atletojn, sporton en Koreio kaj organizi tiujn Olimpikajn Ludojn, kiuj okazas en Koreio. Ĝis la stato de somero 2012, temis pri la Somera Olimpiko 1988 en Seulo. Aparte de tiu-ĉi komitato, ankoraŭ ekzistas Olimpika Komitato pri Norda Koreio.

Korea Olimpika Komitato
Nacia Olimpika Komitato
Komenco 1946
Lando(j) Sud-Koreio vd
Sidejo Seulo, Sud-Koreio
Posedatoj Team Korea vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
emblemo de la Korea Olimpika Komitato
emblemo de la Korea Olimpika Komitato

Eksteraj ligiloj redakti