Korsika sito
La korsika sito estas eta paseroforma birdo. Ĝi estas indiĝena de Korsiko, kie estas nur unu sola membro de sita genro.
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Korsika sito, masklo
![]() | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Sitta whiteheadi (Sharpe, 1884) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
![]() | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Aspekto
redaktiĜi estas pli malgranda ol Eŭropa s. Longeco 12 cm. Pezo 11-14 cm. Supre estas birdeto blu-griza kaj hela sube. Malino havas nigran kapon kaj okulstrion. Inter ili super okulo estas blanka supraokula strieto. Ino havas simile kolorigitan kapon sed brune. Junaj estas helaj versioj de maturaj.
Voĉo
redaktiĜi pu-pu kaj hididididi kantas. Ĝia voĉo estas pli silenta kiel Eŭropa s. aŭ roka sito.
Vivmaniero
redaktiĜi havas kapablecon, kiel aliaj sitoj, grimpi "kaposuben" sur la trunkoj de arboj, sed plejparto da tempo, pasas en densa pinglaro de pinoj sur la maldikaj branĉetoj. Tial ĝi estas malfacile videbla kaj observebla. Ĝi estas sufiĉe silenta. Ĝiaj manieroj en arbokronoj similas pli manieroj de Orverta regolo kaj Nigra paruo ol sitedoj.
Nestumado
redaktiĜi estas teritoriema birdo kaj nestumas simile kiel aliaj rilate en kavoj de trunko. Sed malsame de ili, ĝi povas ĉizi nestkavon en mola (putrita) ligno. Argilo ne estas uzata per ĝi por malgrandigi enflutruon. Ĝia nesto estas sternata per ŝeleroj kaj fibroj. Ino demetas de 5 ĝis 8 ruĝpunktatajn ovojn kaj nestas nur unu foje jare. Idoj estas en nesto dum 22-25 tagoj antaŭ elfluo.
Nutrado
redaktiĜi manĝas insektojn (povas flugkapti), semojn (precipe de korsikaj pinoj) kiuj kolektas en "provizejon".
Disvastiĝo
redaktiĜi estas nemigranta birdo de montaj arbaroj de Korsiko kaj proksime ligita kun korsika pino (Pinus nigra, sinonimo P. larico). Por nestado ĝi preferas maljunajn arbojn - 300 jaroj kaj pli (Ilia alteco super maro estas de 1000m ĝis 1500m).
Rilatoj
redaktiĜi estas parenca kun aliaj "supercilaj" (havantaj blankajn superokulajn stripetojn) sitedoj - S. kruperi, S.ledanti, S. canadensis, S. vilosa kaj S. junanensis. Longe ĝi estas konsiderata, kiel subspecio de s. canadensis.
Stato de protektado
redaktiStato de endanĝero. Populacio estas estimata je 2.000 paroj. Grava endanĝero estas fajro,kiu detruas vivejoj-biotopoj kaj rabado de granda buntpegoj, kies insula subspecio (S.w. parroti) estas pli granda ol la kontinenta formo.
Sciencan nomon havas la birdo je la memoro de John Whitehead (1860 - 1899), kiu kolektis du tipajn specimenojn de ĝi.
Bibliografio
redakti- Tits, Nuthatches and Treecreepers, Harrap and Quinn, (angle) ISBN 0-7136-3964-4
- The Nuthatches, Erik Matthysen, Academic Presss 1998, (angle) ISBN 0-85661-101-8