Kortesoj de Kastilio

(Alidirektita el Kortego de Kastilio)

La Kortesoj de Kastilio[1] (hispane Cortes de Castilla) estis la politika institucio kiu faris la reprezenton de la Reĝlando Kastilio dum la Mezepoko kaj la Malnova Reĝimo. Kiel la ceteraj mezepokaj eŭropaj parlamentoj, iliaj prokuratoroj renkontiĝis laŭ branĉoj: ekleziaj, nobelaj kaj komunaj - kiuj respondis al la reprezentado de iu kvanto da urboj kun "voĉdono en la Kortego". La Kortesoj estis kunvokitaj kaj preziditaj de la reĝo de Kastilio.

Kortesoj de Kastilio
asembleokonsilio
Cortes
Komenco 1188 vd
Fino 1707 vd
Lando(j) Reĝlando de Kastilio vd
vdr
María de Molina prezentas sian filon al la Kortesoj de Valadolido.

La kortego estis komponita de la kutima akompanantaro de la reĝo, dum la kortesoj estis kunvokitaj nur en specialaj okazoj.

Notoj redakti

  1. PIV NPIV Alirita la 11an de Februaro 2021.