Korto Belvedere

La Korto Belvedere, aŭ en itala cortile del Belvedere, estas granda komplekso de edificoj situa norde de la baziliko de Sankta Petro en Vatikanurbo kaj de la Vatikana Palaco de Romo.

La Korto de la Strobilo kaj la nicchione (niĉo).

Ĝi estis realigita, el la unua duono de la 16-a jarcento, laŭ la deziro de la papo Julio la 2-a kaj laŭ projekto de Donato Bramante, kiu ne vidis finita sian verkon, por unuigi la Vatikanon kun la monteto en kiu estis antikva konstruaĵo konita kiel casino del Belvedere pro siaj belegaj rigardejoj. Ĝi estis unu de la plej gravaj arkitekturaj verkoj de la pinto de la Renesanco en Vatikano. Poste ĝi estis tute modifita en 1585-1590 per la konstruado de edifico meza de la cortile, dividante ĝin en du separitaj kortoj. Tiu branĉo poste duobliĝis en 1817-1822 por disponigi el pli da spaco muzea.

Aktuale, la edificaro estas uzata ĉefe kun muzeaj celoj por esti hejmo de multaj el la spacoj de la Vatikanaj muzeoj.

BibliografioRedakti

  • C. Baroni, Bramante, Bergamo 1944.
  • R. De Fusco, Mille anni d'architettura in Europa, Bari, Laterza, 1999.
  • Robin Middleton, David Watkin, Architettura dell'Ottocento, Martellago (Venezia), Electa, 2001.
  • P. Murray, Architettura del Rinascimento, Martellago, Electa, 2000.