Ĉeĥa krono

(Alidirektita el Koruna česká)

La ĉeĥa krono (ĉeĥe koruna česká) ekde la 8-a de februaro 1993 estas la oficiala valuto de la ŝato Ĉeĥio. Ĝi ekvalidis rapide post la divido de Ĉeĥoslovakio kaj la fondo de la sendependa ŝtato Ĉeĥio la 1-an de januaro 1993. Unu Ĉeĥa Krono egalas al 100 heleroj (ĉeĥe unu haléř, pluraj haléřů). La valuto estas unu el pluraj eŭropaj pagiloj, kiuj nomiĝas krono kaj kies nomo devenas de la krono de la mezepokaj nobelaj regantoj de la lando.

Ĉeĥa krono
valutokrono
Ŝtato: Ĉeĥio
Subdivido: 100 heleroj (haléřů)
Kodo laŭ ISO 4217: CZK
Mallongigo:
Ŝanĝokurzo 1 EUR = 25,845 CZK
1 USD = 23,286 CZK
1 XDR = 31,872 CZK

(13-a de septembro 2019)

vdr
500 kronoj - antaŭa flanko
500 kronoj - malantaŭa flanko

Moneroj kaj monbiletoj redakti

Ekzistas la sekvaj moneroj:

10 heleroj (enkasigitaj, do ne plu cirkulantaj), 20 heleroj (same enkasigitaj, do ne plu cirkulantaj), 50 heleroj, 1 krono, 2 kronoj, 5 kronoj, 10 kronoj, 20 kronoj kaj 50 kronoj (relative maloftas). Malgraŭ la fakto ke ne plu ekzistas moneroj de 10 kaj 20 heleroj, tamen en la ĉiutaga komerco daŭre la sumoj kalkuliĝas en unuoj de 10 heleroj, kaj nur en kazo de pago per moneroj la sumo estas rondigita tiel ke pago eblas per la kronaj kaj 50-heleraj moneroj.

Ekzistas la sekvaj monbiletoj:

20 kronoj (relative maloftas), 50 kronoj, 100 kronoj, 200 kronoj, 500 kronoj, 1000 kronoj, 2000 kronoj kaj 5000 kronoj.

Eŭro kaj Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo II redakti

Ĉeĥio planis enkonduki la komunan eŭropan valuton Eŭro dum la jaro 2010, sed tamen ĝi ankoraŭ ne estis membro de la Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo II, en kiu kutime membras la naciaj valutoj en transira fazo al la komuna eŭropa valuto. Kiam Ĉeĥio iĝis membro de la Eŭropa Unio la 1-an de majo 2004, la ŝtato firme deklaris la enkondukon de la komuna valuto dum la sekvaj jaroj, sed ne devis precizigi la ekzaktan daton de tiu enkonduko. Momente[kiam?] la ĉeĥa registaro hezitemas pri la transiro de la krono al Eŭro.[mankas fonto]

Metafora uzo de la vorto helero redakti

Ne nur en la ĉeĥa lingvo, sed ankaŭ en la najbara germana lingvo (la germanlingva vorto estas Heller) la vorto helero uziĝas en metafora senco, por tradicia, simbola monero de aparte detala valoro. '"Auf Heller und Pfennig abrechnen" signifas "detale finkalkuli kun konsidero de ĉiu helero kaj pfenigo". Dum la helero ankoraŭ estas oficiala pagilo, kvankam ĉiuj moneroj kun valoro de malpli ol 50 heleroj enkasiĝis, la pfenigo - do la centono de la antaŭa germana marko - jam nun estas historia valuto, ne plu valida pagilo ekde post la jaro 2001.

Eksteraj ligiloj redakti