Kossuth Lajos tér (metrostacio)
La Kossuth Lajos tér estas la plej profunda metrostacio en Budapeŝto, ĉar post la metrostacio la linio daŭriĝas sub la Danubo. La nomo venis de la Placo Kossuth Lajos, Lajos Kossuth estis hungara politikisto.
Kossuth Lajos tér | |||||||
La meza kajo de la metrostacio | |||||||
metrostacio • subtera stacio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Situo | |||||||
Lando | Hungario | ||||||
Urbo | Budapeŝto | ||||||
Geografia situo | 47° 30′ 20″ N, 19° 2′ 47″ O (mapo)47.50555619.046389Koordinatoj: 47° 30′ 20″ N, 19° 2′ 47″ O (mapo) | ||||||
| |||||||
Ecoj | |||||||
Tipo | subtera | ||||||
Kajoj | 1 insula | ||||||
Historio | |||||||
Malfermo | 1973 | ||||||
Administrado kaj utiligado | |||||||
Proprietulo | Metroo de Budapeŝto | ||||||
Trafikanto | BKV | ||||||
| |||||||
Historio
redaktiInter 1950–1954 oni konstruis la 2-an metrolinion, sed poste pro financaj problemoj la konstruado paŭzis, nur inter 1962–1972 daŭriĝis la konstruado. Tiu haltejo estis grava por la politikistoj (komprenu komunistoj), jam komence estis preta la rifuĝa perpieda tunelo inter la proksima partia sidejo kaj la metrostacio. Spite tion, tiu tunelo neniam estis uzata, eĉ ne dum la Hungara revolucio de 1956. La rifuĝa tunelo ankoraŭ nun ekzistas, sed neniu uzas. Tiu itinero estis inaŭgurita nur en 1970. La stacio havas lokon escepte en teretaĝo de sideja domo laŭ la placo. La metroo estas atingebla el la subirejo per 3 rulŝtuparoj, unu funkcias al malsupro, la dua al supro, la tria laŭ neceso. En 2004 plenaj renovigaj laboroj okazis. Ĝis 2012 la vagonoj devenis el Sovetunio, poste vagonoj de Alstom trafikas, eĉ sen ŝoforoj. En 2016 kaj 2017 resume 3 monatojn la metrostacio ne funkciis, ĉar la menciita sidejo plene estis trakonstruita. La vagonoj ne haltis, la pasaĝeroj uzis anstataŭantajn aŭtobusojn aŭ malgrandan ŝipon[1].
La metrohaltejo havas skulptaĵojn (vidu la fotojn!).
Kontaktoj
redaktiLa Placo Kossuth Lajos estas grava turista celloko, krome ankaŭ trafika nodo (aŭtobusoj, tramoj, troleoj, ŝipoj). Vidindaĵoj estas Parlamentejo (Budapeŝto), Ministerio pri agrikulturo (Hungario), Justica Palaco (Budapeŝto), pluraj skulptaĵoj.
Referencoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiFontoj
redakti-
La rulŝtuparoj, maldekstre skulptaĵo
-
Skulptaĵo: patrino kun infano
-
Skulptaĵo pri blindulo kun hundo