Kostelní Bříza (germane Kirchenbirk) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Březová, troviĝanta en distrikto Sokolov. Ĝi troviĝas 2,5 km sude de Březová. Estas ĉi tie registritaj 18 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 52 loĝantoj.

Kostelní Bříza
germane Kirchenbirk
vilaĝo
Preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo
Oficiala nomo: Kostelní Bříza
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Sokolov
Administra municipo Březová
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Slavkova arbaro
Konata loko Gastejo de Zartner
Domoj 18 (2011)
Situo Kostelní Bříza
 - alteco 610 m s. m.
 - koordinatoj 50° 06′ 58″ N 12° 37′ 18″ O / 50.11611 °N, 12.62167 °O / 50.11611; 12.62167 (mapo)
Katastro 26,34 km² (2 634 ha) Kostelní Bříza, Bystřina, Krásná Lípa u Březové, Ostrov u Březové, Smrkovec u Březové kaj Žitná u Březové
Loĝantaro 52 (2021)
Denseco 1,97 loĝ./km²
Unua skribmencio 1370
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 357 64
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kostelní Bříza (Březová)
Portalo pri Ĉeĥio

Kostelní Bříza estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 5 km². Kostelní Bříza situas ankaŭ en katastraj teritorioj Bystřina, Krásná Lípa u Březové, Ostrov u Březové, Smrkovec u Březové kaj Žitná u Březové.

Historio redakti

 
Gastejo de Zartner

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1370.

Historio post la dua mondmilito redakti

Post ellandigo de la germana loĝantaro la ŝtato klopodis enloĝigi la municipon. Sed en la jaro 1946 la municipon troviĝis sur teritorio de nove estiĝinta armea ekzercspaco Prameny. Sed la municipo ne estis fare de la armeo tute neniigita, en la jaroj 1947 ĝis 1953 ĝi servis kiel enloĝiga spaco por la soldatoj.

Sed el 613 domoj en Kostelní Bříza kun apudaj domaroj dum la tempo de daŭrado de la armea spaco estis da ili detruitaj 560.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18693 065
18802 982
18902 760
19002 635
19102 431
19212 320
JaroLoĝantoj
19302 399
1950216
1961117
197097
198071
199150
JaroLoĝantoj
200157
201154
202152

Memorindaĵoj redakti

  • Preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo (kultura memorindaĵo)
  • La plej malnova senjora sidejo en la vilaĝo estis bříza burgejo, kies ekzistado estis arkeologie pruvita en la 14-a kaj la 15-a jarcentoj. Pli poste anstataŭigis ĝin ĉi tiea kastelo fondita surrande de korto verŝajne en duono de la 17-a jarcento. En la dua duono de la 20-a jarcento la kastelo kadukiĝis, ke restis stari nur perimetraj muroj kaj parto de internaj vandoj. Al la ruino de la kastelo ligas memorige protektata parko.
  • Kolona dia torturo el la jaro 1875 (kultura memorindaĵo)
  • Gastejo de Zartner, n-ro 16 (de tempo al tempo malĝuste nomata Senjora domo), ekde la jaro 2011 stila restoracio U bílého koníka (kultura memorindaĵo)
  • Kapeleto el la 18-a jarcento proksime de tombejo (kultura memorindaĵo)

Pereintaj municipoj en ĉirkaŭaĵo de Kostelní Bříza redakti