Kotonfabriko estas fabriko kiu profitas el motora ŝpinilateksa maŝinaro por la produktado de fadenotekstiloj el kotono,[1] nome grava produkto dum la Industria revolucio kiam la komencaj kotonfabrikoj estis gravaj en la disvolvigo de la fabrika sistemo.[2]

Kotonfabriko en Ancoats, Manĉestro, Anglio - reprezento de fabrikdominata urba pejzaĝo.

Kvankam kelkaj estis funkciigitaj per laborbestoj, plej komencaj kotonfabrikoj estis konstruitaj en ruraj lokoj ĉe rapid-fluantaj riveroj kaj rojoj kaj havis akvoradojn por havigi energion al ili.[3] La disvolvigo de utilaj turnaj vapormaŝinoj fare de Boulton and Watt kondukis el 1781 al kresko de pli grandaj, vaporenergiaj fabrikoj kaj permesis al ili koncentriĝi en urbaj fabrikurboj, ĉefe ĉe Manĉestro, kiu kun la najbara Salford havis pli ol 50 fabrikojn ĉirkaŭ 1802.[4]

La mekanizado de la ŝpinprocezon en la komencaj fabrikoj ludis gravan rolon en la kresko de la maŝinkonstrua industrio, permesante la konstruadon de pli grandaj kotonfabrikoj. Oni muntis Limigitajn kompaniojhn por konstrui kotonfabrikojn, kaj la komerca grundo de la kotonborso en Manĉestro kreis grandan komercan urbon. Kotonfabrikoj generis dungojn, prenante laboristojn el la tre ampleksaj ruraj areoj kaj etendis urbajn loĝantarojn. Ili havigis enspezojn por junulinoj kaj virinoj. Infanlaboro estis uzata en la kotonfabrikoj, kaj la fabriksistemo kondukis al la laborista movado. Malriĉaj kondiĉoj iĝis temo de esploranta ĵurnalismo, kaj en Anglio, la leĝoj Factory Acts estis aprobitaj por reguligi la kotonfabrikojn.

La kotonfabriko, origine fenomeno de Lancashire, estis kopiita en Nov-Anglio kaj poste en la sudaj ŝtatoj de Usono. En la 20a jarcento, Nordokcidenta Anglio perdis sian hegemonion antaŭ Usono, poste antaŭ Barato kaj sekve antaŭ Ĉinio.

Notoj redakti

  1. "Cotton mill", Collins English Dictionary (Glasgow: HarperCollins Publishers), http://www.collinsdictionary.com/dictionary/english/cotton-mill, retrieved 2013-12-24 
  2. Wadsworth, Alfred P.; Mann, Julia De Lacy (1931), The cotton trade and industrial Lancashire, 1600–1780, Manchester: Manchester University Press, p. 431, OCLC 2859370, [1] Alirita la 2013-11-24 p. 97.
  3. Hills, Richard Leslie (1970), Power in the Industrial Revolution, Manchester: Manchester University Press, ISBN 0-7190-0377-6, [2] Alirita la 2013-12-15 pp. 92, 94.
  4. Thompson, F. M. L. (1993), "Town and city", in Thompson, F. M. L., The Cambridge Social History of Britain, 1750–1950: Regions and Communities, Cambridge: Cambridge University Press, pp. 27–28, (ISBN 0-521-43816-0), https://books.google.com/books?id=1x-OEg8f1ykC&pg=PA27, retrieved 2013-12-07 

Eksteraj ligiloj redakti