Koumanthio Zeinab Diallo

Koumanthio Zeïnab Diallo, naskiĝinta en 1956 en Labé, Gvineo, estas verkistino kaj sociologo, parolantino de la fula (fr. peule) kaj franca lingvoj.

Koumanthio Zeinab Diallo
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1955 (1955-11-30) (68-jaraĝa)
en Gvineo
Lingvoj franca • Pular vd
Ŝtataneco Gvineo vd
Profesio
Okupo poeto • romanisto • dramaturgoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Naskiĝinta en la urbo de Labé en 1956, Koumanthio Diallo havis komencan formadon de bio-inĝeniero, kun diplomo de la universitato Gamal Abdel Nasser de Konakrio.[1][2]

Ŝi laboris poste kiel kampara parolistino, poste konsilistino por la programo de la Unuiĝintaj Nacioj por la disvolviĝo kaj por NRO-j aŭ por internaciaj organizoj, kaj kiel sociologo en kampara medio, intervenante rilate al problemoj de sano, la perfortoj faritaj al virinoj kaj kontraŭ la virinaj seksorganaj kripligoj.[3][4]

Ŝi estis la unua virino kiu eldonis libron de poezio en Gvineo. Ŝia verkaro konsistas ankaŭ el fabeloj, romanoj, infanliteraturo kaj verkoj por la teatro, kun ĉirkaŭ dekkvino da verkoj.[5] Ŝi enskribas sin kaj deziras ke daŭrigu poezia tradicio en la fula lingvo, verkante en la fula kaj en franca lingvoj.[6][7] Ŝi reinventas novajn tekstojn ekde elementoj aŭditaj pere de la pasinteco. Ŝi estas fondinto de la gvinea sekcio de PEN Klubo kaj membro de la Internacia komitato de virinoj verkistoj kaj de pluraj aliaj literaturaj asocioj[3].

Ŝi estas kunfondinto de la Muzeo de Fouta Djallon kaj de la Teatro de la Muzeo en Labé[3].

Ĉefaj verkoj redakti

  • 1994 : Moi, femme, poésie. (Mi, virino, poezio).
  • 1996 : Pellun Gondhi, Gvineo, Eld. Ganndal.
  • 1997 : Les épines de l'amou (La dornoj de la amo), Parizo, L'Harmattan.
  • 1997 : Pour les oiseaux du ciel et de la terre (Por la birdoj de la ĉielo kaj de la tero), UNICEF, poezio,
  • 1998 : Comme les pétales du crépuscule (Kiel la petaloj de la krepusko, poezio), Lomé, La Semeuse.
  • 1999 : Comme une colombe en furie (Kiel furioza kolombo), poezio por infanoj, Eld. Linda.
  • 2000 : La morte de la guerre (La morto de la milito), teatro.
  • 2004 : Daado la orfa kaj aliaj fabeloj de la Fouta Djallon de Gvineo, fabeloj, Parizo, La Harmattan.
  • 2004 : Le Fils du roi Guémé et autres contes du Fouta Djallon de Guinée (La Filo de la reĝo Guémé kaj aliaj fabeloj de la Fouta Djallon de Gvineo), fabeloj, Parizo: L'Harmattan, Enkonduko de Bernard Salvaing.
  • 2005 : Les rires du silence (La ridoj de la silento), poezio, Torino, L'Harmattan.
  • 2005 : Les humiliées (La humiligitaj), teatro, Parizo, L' Harmattan.
  • 2007 : Ngôtté-le-génie de la chasse - conte du Fouta Djallon en Guinée (Ngôtté-la genio de la ĉaso - fabelo de Fouta Djallon en Gvineo), L'Harmattan.
  • 2014 : Les fous du 7ème ciel ; Au-delà de l’excision (La frenezuloj de la 7a ĉielo; Trans la organforpreno), romano, Silex/Nouvelles du Sud.

Referencoj redakti

  1. Alpa Ibrahima Diallo, «Diallo, Koumanthio Zeïnab (aŭ Kumantyo Dyenabu Dyallo) [Labé 1956]», en Béatrice Didier, Antoinette Fouque kaj Mireille Calle-Gruber (dir.
  2. (franca) Koumanthio Zeinab Diallo Kazédi, AllAfrica.com, la 9-an de novembro 1989.
  3. 3,0 3,1 3,2 (franca) Koumanthio Zeinab Diallo, universitato de okcidenta Aŭstralio, la 9-an de novembro 1989.
  4. (angla) Mohamed Saliou Camara, Thomas O'Toole kaj Janice E. Baker, Historical Dictionary of Guinea, p. 115,
  5. (franca) Muriel Devey Malu Malu, Karthala Éditions, 2009, p. 287
  6. (franca) Omar Ndiaye Idalco, «Contes peuls de Guinée», Études littéraires africaines,‎ 2005, p. 27-28 (legu rete [arkivo])
  7. (en) Lisa McNee, « Diallo, Koumanthio Zeïnab », dans Robert Schirmer et Simon Gikandi, Encyclopedia of African Literature, Routledge, (lire en ligne), p. 196 Lisa McNee, Diallo, Koumanthio Zeïnab, Encyclopedia of African Literature, Robert Schirmer kaj Simon Gikandi, Routledge, 2003, p. 196 [1]

Vidu ankaŭ redakti