Kristina Sabaliauskaitė

Kristina Sabaliauskaitė (naskiĝis en 1974 en Vilno, Litovio) estas doktoriĝinta arta historiistino, ĵurnalisto kaj unu el la plej konataj nuntempaj litovaj verkistoj. Ŝi naskiĝis en Vilno kaj ekde la jaro 2002 vivas en Londono, kie ŝi laboris kiel eksterlanda korespondanto kaj kolumnisto por la plej granda ĉiutaga gazeto de Litovio, nomata Lietuvos rytas ("mateno de Litovio").

Kristina Sabaliauskaitė
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1974 (1974-01-01) (50-jaraĝa)
en Vilno
Ŝtataneco Litovio vd
Alma mater Vilnius Academy of Art vd
Profesio
Okupo romanisto vd
Verkado
Verkoj Silva rerum vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Verkista kariero redakti

En 2008, ŝi debutis per la historia romano Silva Rerum (eldonita de "baltos lankos") pri la vivo de nobela familio inter la jaroj 1659 kaj 1667, la periodo post la tiel nomata "sveda diluvo". Ĝi tre sukcese vendiĝis en multnombraj eldonoj kaj nomiĝis "literatura evento" en Litovio, aplaŭde aprezata de kulturhistoriistoj, laŭdata por atentonkapta rakonto kaj granda atento al historiaj detaloj.

En 2008 la libro listiĝis per la Instituto de Litova Literaturo inter la "dek du plej kreemaj libroj".

En 2008 ŝi ricevis la literaturan premion Jurga Ivanauskaitė.

En 2009, Silva Rerum premiiĝis "Libro de la Jaro" en Litovio.

En 2010 ĝi estis oficiale listigataj inter la "10 plej memorindaj libroj de la pasinta jardeko litova".

En 2011, la sekva romano Silva Rerum II pri la epoko de la Granda Pesto de 1707-1710 kaj la Granda Nordia Milito eldoniĝis de "baltos lankos" kaj iĝis la plej multnombre vendata libro de tiu jaro en multaj eldonoj. Sekve la dua romano tiujare elektiĝis "Libro de la Jaro" en Litovio.

Plue en 2011 Sabaliauskaitė ricevis la premion "Sankta Kristoforo"[1] de la urbo Vilno pro literatura reprezentiĝo de Vilno. Samjare, la Turisma Informa Centro de Vilno enkondukis literaturan gvidadon tra la historia urbocentro[2] laŭ la lokoj priskribataj en la romanoj de Kristina Sabaliauskaitė.

En 2012 "baltos lankos" publikigis selektadon de noveloj "Danielius Dalba ir kitos istorijos" ("Danielo Rompilo kaj aliaj historioj") kiu same iĝis unuaranga vendosukceso.

En 2014 latva traduko de la roman Silva rerum fare de Dace Meiere, eldonita en Latvio per la eldonejo Zvaigzne ABC, elektiĝis inter la 100 latvaj "plej favoritaj libroj de ĉiuj tempoj", cetere la ununura litova verko en tiu listo.[3] Same en 2014 "baltos lankos" eldonis la romanon "Silva rerum III" - la trian parton de la serio, same unuaranga vendosukceso, kies rakonto disvolviĝas de la jaro 1748 ĝis 1770 kaj esploras la originojn de la legendo pri la klera vilna novjudo Abraham ben Abraham, devene pola nobelo, kiu brulmurdiĝis pro sia judiĝo.

Referencoj redakti