Kristnaskarba bombono

La kristnaskarba bombonosalonsukero (hungare szaloncukor el la germana Salonzuckerl) estas bombono, bele pakita kaj pendigita sur la kristnaska arbo. Oni produktas ĝin nur por kristnasko (do aĉetebla de meze de novembro ĝis elĉerpo de la stoko).

kristnaskarba bombono kun hokoj

La uzo de kristnaskarba bombono estas tre disvastiĝinta kutimo inter la hungaroj eĉ eksterlande, en elmigrejo. Onidire, tiu sukeraĵo disvastiĝis el Hungario kaj la eksterlandaj hungaroj ne manĝis tiujn dum la socialisma epoko (en tiaj landoj), sed jarojn deponis, uzis ilin. Kelkaj rezervis nur la paperon kaj ĉiujare mem pretigis propran salonsukeron.

Oni komence pendigis sur la kristnaskan arbon fruktojn, sekigitajn fruktojn, mielkukajn figurojn, paperajn eltondaĵojn, diversajn dolĉaĵojn. Oni ekproduktis la bombonojn nur fine de la 1800-aj jaroj kaj ekde tiam pendigis ilin sur la kristnaskan arbon. Oni komence enpakis diversajn sukeraĵojn, ĉokoladajn globetojn en silkecan paperon, poste en koloran staniolon (stanfolion). Poste oni enpakis la bombonojn en fine galonigitan [1] Arkivigite je 2005-11-27 per la retarkivo Wayback Machine paperon kaj tiun oni ĉirkaŭkovris per staniolo.

Tiuj specifaj bombonoj origine pretiĝis el pura, fandita sukero kun eblaj aldonaĵoj kiel amela sukero aŭ ? fondao (fondant). La fanditan sukeron oni fluigis tra funelo al ŝablonoj el riza faruno. Poste oni aldonis diversajn aldonaĵojn (en 1891 oni jam priskribas 17 diversajn tiajn bombonojn), hodiaŭ la plej ŝatataj tipoj estas: ĵelea, marcipana, kokosa.

La starigon de la kristnaska arbo en Hungario kutimigis la patrino (kiu kunportis tiun kutimon el sia patrujo Saksio) de barono Podmaniczky Frigyes (1824–1907). Tio okazis en 1828.