Kristo-Kolono (Hildesheim)

La Kristo-Kolono, ankaŭ Bernvardo-Kolono, en la katedralo de Hildesheim estas unu el la artverkoj el la epoko de episkopo Bernvardo (993-1022), kies elstara graveco alportis al ĝi kune kun la Bernvardo-Pordo, ankaŭ en la katedralo, kaj la bildoplafono de la preĝejo Sankta Miĥaelo en Hildesheim la klasifikadon kiel monda heredaĵo de Unesko.

La Kristo-Kolono en la katedralo de Hildesheim (ekde 1893)

Formo kaj eldiro redakti

Temas pri triumfa kolono, kiun Bernvardo gisigis el bronzo, konscie imitante Trajanan kaj der Marko Aŭrelia kolonojn en Romo. Dum kiam tie estas prezentataj la militagoj de la imperiestroj en spiralforme supren serpentumaj bildofrisoj, ĉi tie estas la pacagoj de Kristo, komenciĝe per la bapto de Jesuo kaj finiĝe per la eniro en Jerusalemon. La kolonon origine kronis triumfokruco.

La Kristo-Kolono (3,79 metrojn alta, diametro de 58 centimetroj) impresas, krom pro la teĥnika povo, per la - por sia epoko - vigleco de la duonplastike formitaj figuroj. Teme ĝi kompletigas la prezentadojn de la Bernvardo-Pordo, sur kiu post la naskiĝhistorio de Jesuo tuj sekvas la pasiono kaj la reviviĝo.

La du artverkoj samkiel la arta kaj arĥitektura verkado de Bernvardo respegulas lian klopodon, doni al sia episkopa urbo kadre de la krista Romia Imperio la pozicion de nordlanda Romo kaj samtempe starigi antaŭ la okulojn de la regantoj Kriston kiel modelon de justa kaj di-ligita reĝeco. Ne hazarde la Kristo-Kolono prezentas la dramon pri la ekzekuto de Johano la Baptisto kun la malforta kaj maljusta reĝo Herodo je okulfrapa larĝo.

Literaturo redakti

  • Heinz Josef Adamski, Hermann Wehmeyer: Die Christussaule im Dom zu Hildesheim, Hildesheim 1979
  • Michael Brandt, Arne Eggebrecht (eldoninto): Bernward von Hildesheim und das Zeitalter der Ottonen, Katalog der Ausstellung 1993. Vol. 2, Bernward, Hildesheim 1993, ISBN 3-87065-736-7.
  • Michael Brandt: Bernwards Säule - Schätze aus dem Dom zu Hildesheim. Verlag Schnell & Steiner GmbH, Regensburgo 2009, ISBN 978-3-7954-2046-8.
  • Bernhard Bruns: Die Bernwardsäule, Lebensbaum und Siegessäule. Hildesheim 1995
  • Bernhard Gallistl: Der Dom zu Hildesheim und sein Weltkulturerbe, Bernwardstür und Christussäule. Hildesheim 2000 ISBN 3-89366-500-5.
  • Bernhard Gallistl: Die Bernwardsäule und die Michaeliskirche zu Hildesheim. Mit Fotos von Johannes Scholz, Veröffentlichungen des Landschaftsverbandes Hildesheim e.V. Verlag Georg Olms. Hildesheim 1993. ISBN 3-487-09755-9.
  • Roswitha Hespe: Die Bernwardsäule zu Hildesheim. Diss masch. Bonn 1949
  • Joanna Olchawa: Zur Bernwardsäule in Hildesheim. MA-Arbeit. Institut für Kunstgeschichte. FU Berlino. 2008

Eksteraj ligiloj redakti

52.1488888888899.9472222222222