Kristo en la dezerto (pentraĵo)

pentraĵo de Ivan Kramskoj


Kristo en la dezerto (ruse Христос в пустыне) [1][2] estas pentraĵo farita de la rusia artisto Ivan Kramskoj, bildiganta la Tentojn de Jesuo. Al Kramskoj estis ofertita profesora posteno por la pentraĵo de la Rusia Akademio de Artoj, sed eksciinte tion en la komenco de 1873, li rifuzis ĝin (li estis forpelita el la Akademio pli frue, kaj deziris konservi sian "junecan sindevontigon al sendependeco el la Akademio").[3] Sinsekve, ĝi fariĝis unu el la preferataj pentraĵoj de Paŭlo Tretjakov, kiu aĉetis ĝin por sia galerio en la jaro kiam la pentraĵo estis finita.[3]

Kristo en la dezerto
Kristo en la dezerto
Ivan Kramskoj1872
Oleo sur kanvaso
180 × 210 cm
Tretjakova galerio (Moskvo)
vdr

Historio redakti

La temo de Tentoj de Jesuo jam altiris Kramskoj en la fruaj 1860-aj jaroj. En tiu periodo li faris la unuan skizon de la komponaĵo.[3] La unua versio de Kristo en la dezerto estas datita de 1867, sed ĝi montriĝis malsukcesa. Kramskoj rimarkis, ke la elekto de vertikala formato estis malkonvena.[3] Li elektis horizontalan formaton kaj enkondukis la palan rokan dezerton fone.

Kramskoj priskribis la fruan historion de la pentraĵo en siaj leteroj al verkisto Vsevolod Garŝin.

Pentraĵo redakti

Kristo en la dezerto estas unu el la pentraĵo de Kramskoj pri la temo de Jesuo, la aliaj estas Saluton, Reĝo de la Judoj kaj Herodias. Kramskoj uzis malvarmajn primarajn kolorojn por bildigi la malvarman tagiĝon en la fono. La pripensema figuro de Kristo, surmetinta malluman mantelon kaj ruĝan tunikon sube estas iomete ŝovita dekstren de la centro. Kramskoj skribis: "Al la demando "tio ne estas Kristo, kiel vi scias ke li aspektis tiel?", Mi permesis al mi respondi "sed eĉ la vera, vivanta Kristo ne estis rekonita".[3] La pentraĵo emfazas la homan flankon de hipostaza unuiĝo de Jesuo kaj prezentas mensan lukton anstataŭ ago. Ĉar la horizonto disigas la kanvason preskaŭ en duono, la figuro de Jesuo dominas la spacon de la pentraĵo kaj samtempe harmoniiĝas kun la severa sovaĝejo.

Kramskoj vendis sian verkon al Tretjakov por 6 000 rubloj.

Akcepto redakti

La pentraĵo ricevis grandan reeĥon kaj ekaperis en la dua ekspozicio de Peredviĵniki de 1873. Paŭlo Tretjakov skribis: "Mi tre ŝatis la Savinton de Kramskoj... tio estas kial mi rapidis aĉeti ĝin, sed multaj homoj ne estimis ĝin multe kaj la aliaj tute ne. Miaopinie ĉi tiu estas la plej bona pentraĵo en nia skolo antaŭ nelonge; eble mi eraras".[4] Kritikisto Vladimir Stasov notis ke "Malgaja noto iomete reeĥas en la ĝenerala fiziologia aranĝo de la verko".[5] Vsevolod Garŝin substrekis la "esprimon de grandega morala forto, de malamo kontraŭ la malbono kaj de plena decidemo por kontraŭbatali ĝin".[6] Laŭ Ivan Gonĉarov, kiu verkis "Kristo en la dezerto. Pentraĵo de Kramskoj" (ruse "Христос в пустыне. Картина г. Крамского"), "la tuta figuro ŝajnas malgrandigita iom de ĝia natura grandeco, kontraktita, ne de malsato, soifo kaj malbona vetero, sed de interna, nehoma kompreno al lia penso kaj volo dum la lukto de fortoj de spirito kaj karno".[5] Li ankaŭ emfazis ke "ekzistas nenio festa, heroa, venka — la estonta sorto de la mondo kaj de ĉiuj vivantoj estas kaŝita en tiu mizera, malgranda estaĵo, en malriĉa aspekto, sub la ĉifonoj, en humila simpleco, nedisigeblaj de vera majesto kaj forto ". La rusa art-esploristo Georgy Wagner verkis artikolon "Pri la Interpreto de la pentraĵo de I. N. Kramskoj, Kristo en la dezerto" (ruse "Об истолковании картины И.Н. Крамского "Христос в пустыне").

Referencoj redakti

  1. Ivan Kramskoy. The American Society of Portrait Artists. Arkivita el la originalo je 2009-12-24. Alirita 2010-03-29.
  2. Jesus Christ in the Wilderness by Ivan Kramskoi. Art Studio. Arkivita el la originalo je 2016-10-05. Alirita 2010-03-29.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Христос в пустыне (1872) Крамской (ruse). Kramskoy.info. Arkivita el la originalo je 2012-11-01. Alirita 2010-03-30.
  4. Татьяна Юденкова. Неустанное служение. К истории коллекции П.М.Третьякова (ruse). Наше Наследие. Alirita 2010-03-30.
  5. 5,0 5,1 Крамской И. "Христос в пустыне" (ruse). Near You. Arkivita el la originalo je 2009-03-01. Alirita 2010-03-30.
  6. Немировская, М.А. Иван Николаевич Крамской. —Л.: Художник РСФСР,1969, с. 25

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Christ in the Desert en la angla Vikipedio.