Unu kroro (hindie करोर, IAST karora; angle crore; en Esperanto, mallongigebla kiel kr) indikas dek milionojn (10 000 000 aŭ 107 laŭ la scienca signaro), kaj estas egala al 100 lakhoj laŭ la barata numera sistemo. Ĝi estas skribita kiel 1,00,00,000 kun la loka 2,2,3-stilaj apartigiloj de ciferaj grupoj (unu lakh egalas al unu cent mil kaj estas skribita kiel 1,00,000).[1]

Ĝi estas ordinare uzata kaj en oficialaj kaj en neoficialaj kuntekstoj en Afganio, Bangladeŝo, Butano, Barato, Mjanmao, Nepalo, Pakistano kaj Srilanko. Ĝi estas ofte uzata ankaŭ en la bangladeŝa, barata, pakistana kaj srilanka versioj de la angla lingvo.

Mono redakti

Grandaj kvantoj de mono en Bangladeŝo, Barato, Nepalo kaj Pakistano estas ofte skribitaj per la terminoj Koti aŭ kroro. Ekzemple, oni skribas «unu cent kaj kvindek milionojn» kiel «dek kvin kroroj rupioj», «15 kroroj» aŭ ankaŭ «₹15 kroroj».[1] Por mallongigi, oni ofte skribas ₹15 kr (angle ₹15 cr), anstataŭ ol «15 kroroj rupioj».[2]

Duilionoj de mono estas ofte skribitaj aŭ priparolitaj en terminoj de «lakh-oj kroroj». Ekzemple, unu duiliono rupioj estas ekvivalenta al:

  • Unu lakh kroro rupioj
  • ₹1 lakh kroro
  • ₹105+7
  • ₹1012
  • ₹10,00,00,00,00,000 laŭ la barata numera sistemo
  • ₹1 000 000 000 000 laŭ la internacia numera sistemo

La vorto «kroro» devenas de la prakrita vorto kroḍi, kiu devenas de la sanskrita koṭi (कोटि), indikanta dek milionojn en la barata numera sistemo, kiu havas apartajn terminojn por plejpartoj de potencoj de dek, de 100 ĝis 1019. La kroro estas konata kun diversaj regionaj nomoj.[3]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Knowing our Numbers. National Repository of Open Educational Resources. Arkivita el la originalo je 16 February 2016. Alirita 13 February 2016. Arkivigite je 2016-02-16 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-02-16. Alirita 2022-12-19.
  2. Posamentier, Alfred S.. (2020-03-23) Understanding Mathematics Through Problem Solving (angle). World Scientific. ISBN 978-981-4663-69-4.
  3. (Marto 1975) “[Letter: The defense of French medical publications. I protest!]”, Annales de l'Anesthésiologie Française 16 (2), p. XLVIII–XLIX. 

Vidu ankaŭ redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Crore en la angla Vikipedio.