Lakh

barata nombrovorto egala al cent mil

La lakh [lak] (hindie लाख, IAST lākha; angle lakh; foje mallongita kiel L) estas unuo en la barata numerala sistemo, kaj egalas al cent mil (100 000; scienca signaro: 105). En la barata skribmaniero, kiu apartigas la ciferojn en grupojn de 2,2,3 ciferojn (uzante la komon, kiel apartigilo), oni skribas unu lakh kiel 1,00,000. Ekzemple, en Barato, 150,000 rupioj estas skribataj kiel «1.5 lakhoj rupioj», aŭ ankaŭ «₹1,50,000» aŭ «INR 1,50,000».

Ĉi-skribmaniero estas disvastigita — en kaj oficialaj kaj ne-oficialaj kuntekstoj — en Afganio, Bangladeŝo, Butano, Barato, Mjanmao, Nepalo, Pakistano kaj Srilanko. Ĝi estas ofte uzata en la bangladeŝa, barata, pakistana kaj srilanka versio de la angla lingvo.

Etimologio kaj regionaj variantoj redakti

La moderna vorto lakh devenas de la sanskrita लक्ष [lakṣa], originale indikanta «markon, celo, intereso en vetludado», sed ankaŭ uzita por anstataŭi la numeralon «100 000» dum la gupta epokosanskrite लक्ष (Yājñavalkya Smṛti, Harivaṃśa).[1]

Laŭ alia ebla etimologio, la termino devenus de la nomo specio da cimoj, uzitaj por produkti ŝelakon. La vorto lakh estas unuo en la barata numerala sistemo por indiki 100 000, kaj supozeble origine indikis grandan nombron de insektoj kiuj svarmas gastigantajn arbojn, ĝis 150 por kvadrata colo (23 por cm²).[2]

  • En la asama: লক্ষ lokhyoলাখ lakh
  • En la bengala: origine (tadbhava) konata kiel লাখ lākh, kvankam kelkaj uzas la ardha-tatsama-n vorton লক্ষ lokkho.
  • En la hindia: लाख lākh
  • En la maldiva: ލައްކަ la'kha
  • En la guĝarata: લાખ lākh
  • En la kanara: ಲಕ್ಷ lakṣha
  • En la kaŝmira: لَچھ lachh
  • En la ĥasi: lak
  • En la malajala: ലക്ഷം laksham
  • En la marata: लाख / लक्ष lākh/laksha
  • En la manipura: ꯂꯥꯛ lāk
  • En la nepala: लाख lākh
  • En la odia: ଲକ୍ଷ lôkhyô
  • En la panĝaba: (ŝahmuĥe: لکھ, gurmuĥe: ਲੱਖ) lakkh
  • En la sinhala: ලක්ෂ lakṣa
  • En la tamila: இலட்சம் latcham
  • En la telugua: లక్ష lakṣha
  • En la urdua: لاکھ lākh

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. lakṣá10881 (angle). "lakṣhá 10881" in: A Comparative Dictionary of the Indo-Aryan Languages. London: Oxford University Press, 1962-1966. Includes three supplements, published 1969-1985. Digital South Asia Library, a project of the Center for Research Libraries and the University of Chicago (1985). Arkivita el la originalo je 2012-12-15. Alirita 2010-08-22. “lakṣh masculine "stake, prize" R̥igved, "mark, sign" Mahābhārat, "100,000" Yājñavalkya, "aim" Kālidās]”. Arkivigite je 2012-12-15 per Archive.today Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-12-15. Alirita 2022-12-19.
  2. Berenbaum, May. (1993) Ninety-nine More Maggots, Mites, and Munchers. University of Illinois Press. ISBN 978-0-252-02016-2.

Eksteraj ligiloj redakti

Arkivigite je 2018-09-29 per la retarkivo Wayback Machine
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lakh en la angla Vikipedio.