Krucfloro

florsimila ornamaĵo el naturaj ŝtonoj ĉe gotikaj aŭ novgotikaj konstruaĵoj

Krucfloro (ankaŭ finialo, se ne temas pri sama bildo) estas florsimila ornamaĵo el naturaj ŝtonoj ĉe gotikajnovgotikaj konstruaĵoj. Vidate desupre ĝi estas kvadrata kaj deflanke krucforma.

Ilustraĵo de Viollet-le-Duc, 1856[1]
Krucfloro ĉe la urbodomo de Akeno

Ĝi troveblas kiel pinto- aŭ gablofloro ĉe ornamgabloj, ĉe mallarĝaj turetoj (pinakloj) aŭ ankaŭ piramidaj turoj. La krucforma kaj stiligita formitaĵo el folioformoj ne nur ekzistas sole, sed ankaŭ duoble – unu super la alia.

Krucoflorojn ĉe gotikaj konstruaĵoj ŝtontajlistoj martelas plejparte el mola ŝtono kaj formas ilin kun pluroblaj trarompitaĵoj inter la burĝonoj. La delikatmembra konstruparto estas aparte minacata de veterdisfalo kaj en stato de progresinta disfalo ĝi povas plejofte nur esti rekonstruata kaj nove skulptata en ŝtonon.

La du krucofloroj sur la du ĉefturoj de la katedralo de Kolonjo havas diametron de 4,58 kaj altecon de proksimume ok metroj.

Literaturo redakti

  • Günther Mehling (eldoninto): Naturstein-Lexikon: Werkstoff, Werkzeuge und Maschinen, Wirtschaft und Handel, Gestaltung und Techniken von der Antike bis heute. p. 269. Callwey, Munkeno 1973. ISBN 3 7667 0281 5

Referenco redakti

  1.  Eugène Viollet-le-Duc: Dictionnaire raisonné de l’architecture française du XIe au XVIe siècle. 1856