Krucifikso de Bentheim

La Krucifikso de Bentheim (germane: Herrgott von Bentheim) estas krucifikso el la 11-a jarcento en la germana urbo Bad Bentheim.

Krucifikso de Bentheim
germane: Herrgott von Bentheim
statuo
Krucifikso de Bentheim
Oficiala nomo: Herrgott von Bentheim
Lando Germanio Germanio
Regiono Malsupra Saksio
Urbo Bad Bentheim
Konstruaĵo Monumento
Situo Krucifikso de Bentheim
 - koordinatoj 52° 18′ 08″ N 07° 09′ 26″ O / 52.30222 °N, 7.15722 °O / 52.30222; 7.15722 (mapo)
Por publiko publike alirebla
Situo enkadre de Germanio
Situo enkadre de Germanio
Situo enkadre de Germanio
Vikimedia Komunejo: Burg Bentheim

Karakterizoj redakti

La statuo estis farita el Bentheima sabloŝtono en romantiko stilo kaj prezentas la krucumitan Kriston. Ĝi estas de kulturhistoria valoro pro la fakto ke la krucifikso estas unu el la plej malnovaj palpelblaj restaĵoj de la kristanismo en tiu parto de Germanio. Kelkfoje oni asertas ke la statuo havas karakterizojn de la saksa kulturo. La maniero en kiu la brakoj de Jesuo kurbiĝas, similus al la senpartia juĝa gesto de ĝermana juĝisto. La krucifikso estas 2,45 m alta kaj 1,40 m larĝa.

Historio redakti

En 1828 oni trovis la krucifikson sur kampo apud biendomo Schulte-Kolthoff. Verŝajne do temas pri vojkruco kiu post la komenciĝo de la reformacio en 1544 estis renversita kaj poste malaperis sub la sablo. En 1868 oni metis la statuon en la korto de Kastelo Bentheim. Tie ĝi estis en 1945 damaĝita fare de alianca armea veturilo. Post tio ĝi estis restaŭrita kaj en 1951 remetita.