La Kruco de Kalatrava estas simbolo uzita de la Ordeno de Kalatrava kaj de la Ordeno de Montesa (tiu nigra), same kiel de la Ordeno de Predikistoj. Ĝi konsistas el greka kruco (antikve temis pri latina kruco) kun la kvar brakoj egalaj, ruĝa kaj liliflorigita (kun lilifloroj en la brakopintoj).

Kruco de Kalatrava.

Tiu kruco aperas en nombraj blazonoj kaj flagoj de urboj de la Kamparo de Kalatrava, komarko en la provinco Ciudad Real kiu apartenis al la Ordeno samnoma, kiel Almagro, Aldea del Rey, Daimiel, Miguelturra, Almadén, Valdepeñas, Almodóvar del Campo, Argamasilla de Calatrava, Calzada de Calatrava kaj Granátula de Calatrava[1], kaj ankaŭ en la flago de Bonaero.

Vidu ankaŭ redakti