Krutdeklivo

(Alidirektita el Krutodeklivo)

La termino krutdeklivo en la tersciencoj estas uzata por montodeklivo aŭ parto de deklivo, kies meznombra dekliveco estas pli ol 1:2 aŭ pli ol 30°.

Krutodeklivo

Geologio redakti

La ekesto de diversaj deklivecoj dependas unuflanke de la petro de la montodeklivo - ĝi ekzemple povas malsami je du monto- aŭ valodeklivoj (la kontraŭdeklivoj) - aliflanke de ties malmoleco kaj kuŝkondiĉoj (sedimentado, stratigrafio, tavolstrukturofendegoj, de ĝia rezistokapablo kontraŭ erozio, kaj ne laste de ĝia akvokondukado kaj de la loka klimato.

El la rigardo de la geomorfologio krutdeklivoj diversas ne nur per sia dekliveco kaj petrospeco, sed antaŭ ĉio per sia alpozicio (do ĝia orientiĝo rilate la kompasdirektoj), sia rondeco kaj malegalalteco (etformoj kaj kurbiĝo, ŝtupoj, terasoj, senakvigo ktp.), la kreskaĵaro kaj la grundformiĝo.

Vidu ankaŭ redakti