Ksanto de Lidio Ksanto de Sardeso estis greka historiisto, geografo kaj kronikisto devenanta el Lidio, Turkio kaj supozeble estis samtempulo de Herodoto, "Ksenomedo de Keos" kaj "Helaniko de Lesbo" (490 a. K. - 405 a. K.). Li estis aŭtoro pri greka priskribo de Lidio kies titolo estis "Lydiaca", kiu estis alte rekomendita de Dionizo de Halikarnaso, kies kelkaj fragmentoj estis konservitaj de Strabono kaj Nikolao de Damasko (64 a. K. - 4 a. K.). Lia patro nomiĝis Candaules kaj frue sendis lin studi en la Jonian Grekion, kie li restis ĝis kompletigi sian edukadon.[1]

Ξάνθος ὁ Λυδός
(499 a. K. - 440 a.K.)
Mapo el la Lidia regno sub la regado de Krezo, 547 a. K.
Mapo el la Lidia regno
sub la regado de Krezo, 547 a. K.
Persona informo
Naskiĝo 499 a. K.
en Sardeso, Turkio
Morto 440 a. K.
en Sardeso, Turkio
Lingvoj antikva greka vd
Profesio
Okupo historiisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

redakti

Ksanto de Lidio, estis greka historiografo, verŝajne naskita en Sardeso, kaj helenigita lidiano. Li vivis iam post Hekateo el Mileto kaj estis pli maljuna samtempulo de Herodoto, sed la informoj de la Suido ke li estis naskita en la tempo kiam Ciro la 2-a prenis Sardeson, ne estas fidindaj.

La konservitaj fragmentoj de la verkoj de Ksanto, kiuj ŝajnas rakonti malpli da historiaj faktoj ol tiuj de kulturhistorio, ne disponigas iujn ajn grandajn informojn pri li.

En antikveco Ksanto estis rigardita kiel grava fonto kaj aŭtoritato por Lidio kaj la Lidianoj, pro sia scio pri la lando kaj ĝiaj popoloj. Lia altstara verko (en kvar libroj) estas kutime citita kiel Lydiaká de postaj aŭtoroj, kiuj aludis al ĝi, sed ĉi tiu titolo verŝajne ne estas la originala.

Nur malmultaj fragmentoj de la Lydiaká estas registritaj (kolektitaj fare de Felix Jacoby (1876-1959)), kaj nur parto de ili estas grandaj eltiraĵoj (unu ununura peco, fragmento 16, estante laŭvorta citaĵo), dum la plimulto troviĝas en la "Ethniká" de Stefano de Bizanco (470-550) kiel evidentaĵo de la geografiaj nomoj kaj etnoj.

Krom tiuj eltiraĵoj, la verko devis esti unu el la ĉefaj fontoj por la historiisto Nikolao de Damasko, kiu en kelkaj trapasejoj (koncerne ĉefe la lidian historion) elĉerpis el Ksanto, kies raportojn li evidente plibeligis sufiĉe intense.

Tiu dependeco estas konstatebla pere de pli proksimaj rememoraĵoj, sed la diferencoj inter la simpla, natura stilo de Ksanto kiel tipa eksponento de la ionia historiografio kaj la pli rakonta kaj emocia agado de Nikolao (kiu neniam ŝajnas mencii Ksanto per la nomo) malfaciligas juĝi la maniero kaj amplekso de tiu adaptado. Ĉu helenisma epitomo estas implikita ĉi tie estas ankoraŭ demando pri disputo.

Koncerne la metodologio oni povas rimarki, ke Ksanto evidente enkondukis aspektojn de naturhistorio en la historiografan priskribon. Ekzemple, en la fragmento 12, li mencias grandan aridon dum la regado de Artaxerxes la 1-a (ŝajne dum lia propra vivdaŭro) kaj diras ke li mem vidis fosiliigitajn muskonkojn kaj similaĵojn tre enlanden en Armenio kaj Frigio, kio igis ilin opinii ke tie certe estis maro en iamaj tempoj.

Li referencis ankaŭ al lingvaj fenomenoj, kiuj montras, ke li konis la lidian lingvon; tiel li povis aserti ke la lingvoj de la Lidioj kaj la rilataj torebanoj malsamis nur iomete kaj povis kompari tiun diferencon kun tiu inter la ionia kaj doria dialektoj. En fragmento 23, li donas kiel fonto de Xuáris, la origina nomo de Sardeso, kiu formo kombinas bone kun epikora lidia lingvo[2] "śfar(i)-".

La ĉefa zorgo de "Lydiaká" de Ksanto estas la lidia historio el la plej fruaj tempoj ĝis la sesa jarcento a.K., laŭ ĉiu verŝajneco ĝis la kapto de Sardeso fare de Ciro la Granda. La aŭtoro eble elektis tiun ĉi temon por konservi la memoron pri la lidia pasinteco, ĉar li sentis sin fiera lidio, eĉ se li estis helenigita.

Kvankam Lidio estis parto de la Aĥemenida Imperio ekde la regado de Ciro, Ksanto disponigas praktike neniujn signifajn informojn por Aĥemenida Irano. Sed, laŭ tio kion oni povas konstati, Ksanto estas la unua verkinto kiu menciis Zoroastron en la greka.

Ĉu li efektive skribis verkon pri persa religio, tamen, ne estas decide pruvita, kvankam "Magiká" estas registrita kiel la titolo de unu el liaj libroj fare de Klemento de Aleksandrio. Pro la manko de adekvata fidinda dokumentaro, akademiuloj estas nedeciditaj ĉu ĝi estas entute aŭtentika, propra verko, aŭ parto de 4-a libro de la "Lydiaká".

La nura informo pri Zoroastro eksplicite ligita kun la nomo de Ksanto estas ke li vivis 6,000 jarojn antaŭ la transiro de Kserkso de la Helesponto, kies dato povas esti nur ronda nombro same kiel eĥo de la iranaj teorioj pri kosmaj periodoj. Ĉiukaze, tiuj konjektoj ne povas esti prenitaj serioze.

Bedaŭrinde la transmisio de la "Lydiaká de Ksanto" estas sufiĉe malkontentiga, do lia signifo por la evoluo de la greka historiografio ne povas esti taksita kun certeco.[3]

Verkaro

redakti
  • Περὶ Ἐμπεδοκλέους ("Pri Empedoklo")
  • Μαγικὰ ("Magio": verko pri la persa religio)
  • Lydiaka (Lidiako: verko pri la geografiaj trajtoj de la Lidio)
  • Historicorum graecorum et syriorum reliquiae in Armeniorum scriptis servatae, kune kun Victor Langlois, Hecataeus (Milesius), Charon (Lampsacenus), 1872
  • Fragmenta Aristodemi, Eusebii, Prisci, Joannis Antiocheni, ..., kune kun Hecataeus (Milesius), ‎Charon (Lampsacenus), 1873
  • Fragmenta historicorum Graecorum Hecataei, Charonis, Xanthi ... Apollodori bibliotheca cum fragmentis, kune kun Hecataeus (Milesius), Charon (Lampsacenus), Ambroise Firmin Didot (1764-1836), 1858

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. The Poets and the Poetry of the Ancient Greeks
  2. Epikora lingvo: malnova greka alfabeto.
  3. Iranica online