Kserografio

presprocedo

Kserografio estas procedo de presado kiu uzas sekan elektrostatikon por la reproduktado aŭ kopiado de dokumentoj aŭ bildoj, nome procedo de senkontakta presado, per specialaj pulvoroj fotokonduktivaj.[1]

La vorto kserografio estis derivita de la greka kseros, kiu signifas ‘sekan’, kaj grafos, kiu signifas ‘skribon’.

Tiu tekniko estis uzita de la kompanio Xerox por produkti la unuajn fotokopiilojn, kaj estas la bazo de la aktualaj laser-printiloj kaj krome malfermis la vojon por la desegno de la platoj de platpresado de tipo fotografia.

La procezo estis inventita la 22an de Oktobro 1938 fare de la usona fizikisto kaj advokato pri patentoj Chester Carlson (1906-1968).

Notoj redakti

Bibliografio redakti

  • Owen, David (2004). Copies in Seconds: How a Lone Inventor and an Unknown Company Created the Biggest Communication Breakthrough Since Gutenberg. New York: Simon & Schuster. ISBN 0-7432-5117-2.
  • Schein, L. B. (1988). Electrophotography and Development Physics. Springer Series in Electrophysics. Vol. 14. Berlin: Springer-Verlag.
  • Eichhorn, Kate (2016). Adjusted Margin: Xerography, Art, and Activism in the Late Twentieth Century. Cambridge: The MIT Press. ISBN 978-0262033961

Vidu ankaŭ redakti