Kultura Asocio Esperantista

La Kultura Asocio Esperantista (KAE, en la kataluna lingvo "Associació Cultural Esperantista") estis laborista esperantista asocio aganta en Sabadell, Katalunio. Ĝi estis kolektiva membro de Hispana Esperanto-Federacio. .

Eldonado

redakti

La asocio eldonis trimonatan bultenon KAE-Informilo, kies ĉefredaktoro estis dum multaj jaroj Vicente Hernández Llusera kaj poste Luis Serrano Pérez[1].

Historio

redakti

KAE estis fondita en 1985, okaze de la celebrado de la 59-a SAT-Kongreso de Sant Cugat del Vallés, kiu disvolviĝis la sekvan jaron 1986.

Ĝia unua prezidanto estis Ramón Manau Torres, kaj aliaj estraranoj aŭ aktivuloj estis Giordano Moya, Vicente Hernández Llusera, Josep Maria Galofré, Luis Serrano, Joan Solé Puyol k.a. La lasta prezidanto estis Josep Mª Galofre Domingo, ĝis la malfondo de la asocio en 2020[1]

Referencoj

redakti
  1. 1,0 1,1 KAE-Informilo n-ro 95, p. 12