Vicente Hernández Llusera

hispana esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Vicente HERNÁNDEZ LLUSERA (19152009) estis esperantisto el Katalunio, Hispanio.

Vicente Hernández Llusera
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1914 (1914-11-30)
Morto 30-an de novembro 2008 (2008-11-30) (94-jaraĝa)
Lingvoj Esperantohispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li esperantistiĝis en 1934 per kurso gvidita de Doménech Vallés.

Post la intercivitana hispana milito, Hernández Llusera denove vigle aktivis. Li estis elektita estrarano de Hispana Esperanto-Federacio, kiel delegito pri Informado kaj Kunordigado, kaj en tiu respondeco li strebis por kunordigi la agadon de la diversregionaj esperantistoj kaj grupoj, tiam multaj el ili izolitaj.

En 1973, li gajnis la Duan Beletran Premion de "Fundación Esperanto". Li tradukis al Esperanto la propagandan broŝuron "Hispanio", eldonitan de la ŝtata Ministerio pri Informado kaj Turismo kaj redaktis du E-kursojn per korespondado ankoraŭ nun uzataj..

Hernández Llusera, kunlaboris per oftaj artikoloj en la revuo "Boletín" sub la pseŭdonimo "Velus", kaj elstare viglis en sia loka E-Grupo de Sabadell kiel konstanta estrarano. En la lastaj jaroj li estis estrarano de Kultura Asocio Esperantista, kaj redaktis ties bultenon "KAE-Informilo"