Luis Serrano Pérez

hispana esperantisto
(Alidirektita el Luis Serrano)

Luis SERRANO PÉREZ (naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1926 en Osorno, provinco de Palencio, mortis en 2017) estis hispana esperantisto kaj grava organizanto de la loka movado en la kataluna urbo Sabadell.

Luis Serrano Pérez
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1926 (1926-01-01)
Morto 30-an de novembro 2016 (2016-11-30) (90-jaraĝa)
Lingvoj Esperantohispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Vivo redakti

Serrano profesie estis masonisto. Li esperantistiĝis en 1953 pere de “Kurso per korespondado” kiun gvidis Ramón Molera Pedrals. La jaron 1954 li translokiĝis al Asturio (Avileso kaj Ĥiĥono), kie li ekaktivis loke. Poste li elmigris al Germanio kaj poste al Francio, dum entute tri jarojn. Li edziĝis al esperantistino el Sabadell, kaj translokiĝis al tiu urbo, kreante esperantistan familion.

Esperanto-agado redakti

Dekomence li estis aktiva, dum multaj jaroj li apartenis al estraro de Sabadell Esperantista, poste Centro de Esperanto Sabadell, kie li estis sekretario, kursgvidanto, respondeca pri libro-servo, kaj ankaŭ li okupiĝis pri la kurso per korespondado, organizis programojn, verkis artikolojn por pluraj Esperanto-gazetoj, precipe por Boletín de Hispana Esperanto-Federacio. Li estis premiita en Konkurso de Intervjuoj (1965) en la kadro de la 7a Barcelona-Provinca Esperantista Renkontiĝo okazinta en Molins de Rei.

Luis Serrano kunfondis la Pacifisman Esperantistan Asocion “Antón Balagué”, kiun li mem prezidis, kaj redaktis ĝian dumonatan organon ekde ĝia fondiĝo, sekve li estis ĝenerala delegito de Mondpaca Esperantista Movado en Hispanio.

Dum multaj jaroj, ĝis aŭtuno 2015, li estis la redaktisto de la revuo Internaciisto, organo de Internacia Komunista Esperantista Kolektivo.

Li ankaŭ kunfondis Kulturan Asocion Esperantistan (KAE) kaj estas unu el ĝiaj estraranoj dum multaj jaroj, interalie redaktante ĝian organon.

Li estis peranto de pluraj esperantistaj gazetoj. Li estas unu el la ĉeforganizantoj de la Internaciaj Esperanto-Semajnoj de la Kulturo kaj Turismo.

Biografieto kun titolo Jubileo de Luis Serrano Pérez, verkita de Ján Lamačka, aperis en Internacia Ĵurnalisto, 1986-4, p. 16.

Verkoj redakti

  • 2006: (kun Santiago Torné i Grau). Diccionari català-esperanto. Barcelona: Barcelona Esperanto-Centro, 2006. — 7800 kapvortoj.