Santiago Torné i Grau
kataluna esperantisto
Santiago TORNÉ i Grau (naskiĝis en 1930, mortis la 25-an de januaro 2021) estis hispana esperantisto kaj aktivulo en la loka movado en la kataluna urbo Sabadell.
Santiago Torné i Grau | |
---|---|
Persona informo | |
Morto | 25-an de januaro 2021 |
Lingvoj | kataluna • hispana • Esperanto |
Ŝtataneco | Hispanio ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1960–) ![]() |
Esperanto-agado
redaktiLi lernis Esperanton en 1960, per perkoresponda kurso de Ramón Molera. Li estis aktiva en la Esperanto-Centro de Sabadell; en tiu urbo li estis kunredaktoro de la ĉiusemajna Esperanto-programo de Radio Sabadell.[1]
Li kunfondis Kulturan Asocion Esperantistan (KAE) kaj estas unu el ĝiaj estraranoj dum multaj jaroj, interalie kiel kunredaktoro de ĝia bulteno KAE-Informilo. Li estas unu el la organizantoj de la Internaciaj Esperanto-Semajnoj de la Kulturo kaj Turismo.
Li verkis kun Luis Serrano "Diccionari Català-Esperanto" (vortaro kataluna-Esperanto)[2]
Referencoj
redakti- ↑ Antonio Marco Botella, "Esperanto en Katalunio", Barcelona Esperanto-Centro, Barcelono, 2005
- ↑ "Diccionari Català-Esperanto" en la katalogo de la libroservo de UEA.