Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri ilo por grundprilaborado por la profesio en agrikulturo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon terkultivisto.

Kulturmaŝino (aŭ evitinda alinomo kultivatoro laŭ NPIV) estas terkultiva ilo por la nerenversa grundprilaborado. Per kulturmaŝino oni lozigas kaj disigas la grundon , kontraŭbatalas trudherbojn kaj engrundigas humon.

  • La malpezaj variantoj nomiĝas ankaŭ pecetiĝilofajnkultivatoro. Ĝi ĉefe uziĝas por prepari la sembedon.
  • En kombinado kun erpiloj kaj aliaj grundprilaborigaj iloj kultivatoroj estas uzataj por sembedpreparado. Tiu kombinaĵo ankaŭ nomiĝas sembediga kombinaĵo.
  • Ankaŭ kombinaĵoj de kultivatoroj kun sem- kaj plantigmaŝinoj ekzistas.
  • pli fortaj kultivatoroj nomiĝas pezkultivatoroj. Per tiu maŝino oni povaslozigi la agron sen antaŭa plugado. Tiu senpluga grundoprilaborado havas kelkajn avantaĝojn.
alsokokultivatoro

Historio redakti

 
kultivatoro kun kvin dentoj por tirbesto

La kultivatoro estas mekanizado de la sarkilo, kiu mem evoluiĝis el hokforma fosbastono. Ekde la 19a jarcento kultivatoroj estis faritaj kun rigidaj dentoj. La profundeco, laborlarĝeco kaj nombro da dentoj estas tre limigitaj pro la tirforto de la tirbesto. Per kultivatoro oni povas ŝpari oftan plugadon. Ĝi lozigas la vintran plugfoson kaj preparas la sembedon en printempo. En regionoj kun sablecaj grundoj la kultivatoro ankaŭ anstataŭas la plugilon por prepari la sembedon de someraj kulturoj.

Taskoj redakti

 
sembediga kombinaĵo kun risortdenta kultivatoro kaj erpilo (pecetigilo) kiel postveturilo
  • Per la kultivatoro ( = malpeza rimorkdenta kultivatoro) la plugita agro estas lozigita, kiu estis post la vintro kaj multaj pluvoj densigata. La erpilo ne plu estas taŭga maŝino por prilabori tiun grundon. La kultivatoro anstataŭas la duan plugadon post la vintro.
  • Ofte ne sufiĉas la erpilo por prilabori la likvan sterkon. La kultivatoro kun sufiĉe granda distanco de la dentoj estas la solvo.
  • Kiel parto de sembediga kombinaĵo por prepari optimalan sembedon la kultivatoro estas necesa.
  • Sur malpezaj grundoj taŭgas fajnkultivatoroj por prilabori la stoplejon. Antaŭe necesas forporti la pajlon.

Literaturo redakti

  • Udo Bols: Landwirtschaftliche Anbaugeräte für Traktoren in früherer Zeit. Verlag Podszun-Motorbücher GmbH, Brilon, ISBN 978-3-86133-441-5
  • Die Landwirtschaft: Band 3 - Landtechnik Bauwesen. BLV Verlagsgesellschaft, München, ISBN 3-405-14349-7
  • Bodo Frahm: BGJ Agrarwirtschaft. 4. Auflage, Ulmer, Stuttgart, 1980, 1991, S. 116 ff., ISBN 3-8001-1049-0
  • Wilhelm Martin: Handbuch der Landwirtschaft. Verlag Eugen Ulmer, Stuttgart 1895.

Vidu ankaŭ redakti