La kumzaria lingvo (perse کمزاری, elp. kumzari) aŭ la larakia (perse لارکی, elp. laraki) estas ne skribita lingvo, apartenanta al la irana lingvaro parolata de la kumzaroj ĉe la marbordo de la eksklavo[1] Musandam, en norda Omano. Ĝi estas la sola irana lingvo parolata nur en la Araba Duoninsulo. La kumzaroj ankaŭ vivas en la urboj Al-Ĥasab (arabe: الخصب - Al-Khasab) kaj Dibba, same kiel en diversaj vilaĝoj kaj sur la insulo Larak (perse: جزیره لارک). Ili estas posteuloj de fiŝkaptistoj kiuj loĝis laŭlonge de la marbordoj de la persa kaj omana golfoj.

La lingvo devenas de la frua persa lingvo kaj estas proksime rilatita al la minabia, dialekto en suda Baluĉio. Surbaze de la metodoj de kompara historia lingvistiko, oni povas konkludi ke la kumzaria estis distribuita en tiu ĉi teritorio eĉ antaŭ la disvastiĝo de Islamo en la 7-a jarcento [2]. La plej granda parto de la vortprovizo, gramatika kaj sintaksa strukturoj de la lingvo estas irana, kvankam ekzistas granda nombro da arabaj vortoj kiuj ekzistas en la ĉiutaga parolado. Kvankam parolate de la fiŝkaptistoj de la Persa Golfo, ĝia fonologio estas pli proksima al la araba. La kumzaroj malgraŭ sia izolita geografia situo en la musandaman regnitecon, nek petis nek estis permesitaj havi lingvajn rajtojn[3].

Endanĝerita lingvo redakti

Laŭ Ethnologue [4], la totala nombro de parolantoj estas taksita je 2 400; laŭ aliaj fontoj, temus pri 3000 aŭ pli da parolantoj[3]. Proksimume 2 000 kumzaroj vivas en Kumzar kaj plian 1000 kumzaroj vivas kaj laboras en Khasab kaj Dibba kaj tial konsiderata kiel tre endanĝerita lingvo pro tiu malalta kvanto da parolantoj[3].

Junuloj kutime studas la araban kaj ne sian gepatran lingvon.

Referencoj redakti

  1. Eksklavo estas subkontraktita parto, space ne ligita al la nacia teritorio.
  2. (en) Anonby, Erik. Pakzad Yousefian, Adaptive Multilinguals a Survey of Language on Larak Island, Uppsala University, 2011, p.34, ISBN 978-91-554-8125-4. Arkivita de la originalo, la 1-an de majo 2022 ĉe la Wayback Maŝino.
  3. 3,0 3,1 3,2 (en) John D. Battenburg, The status of Kuimzari and its speakers, Language Problems and Language Planning, p. 30, Vol. 37, n-ro 1, 2013, p.18-30
  4. (en) Kumzari, Ethnologue