Tiu ĉi artikolo temas pri parto de Nové Heřminovy. Pri pereinta municipo temas artikolo Kunov (Klášterec nad Ohří).

Kunov (germane Kunau) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Nové Heřminovy en distrikto Bruntál. Ĝi troviĝas proksimume 6 km nordoriente de Bruntál. Kondukas tra ĉi tie fervojlinio Milotice nad Opavou - Vrbno pod Pradědem kaj ŝoseo II/451. Vivas ĉi tie 93 loĝantoj (2021).

Kunov
germane Kunau
vilaĝo
Domoj en Kunov apud stacidomo
Oficiala nomo: Kunov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Bruntál
Administra municipo Nové Heřminovy
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Montaro Nízký Jeseník
Transporto Fervojlinio 313
Domoj 28 2010
Situo Kunov
 - koordinatoj 50° 02′ 12″ N 17° 31′ 04″ O / 50.03667 °N, 17.51778 °O / 50.03667; 17.51778 (mapo)
Katastro 11,03 km² (1 103 ha) Nové Heřminovy
Loĝantaro 93 (2021)
Denseco 8,43 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 793 21
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kunov
Portalo pri Ĉeĥio

Kunov situas en katastra teritorio Nové Heřminovy kun areo 11,03 km². Ĝis la jaro 2019 tiu ĉi katastro estis anomale dividita inter municipo Nové Heřminovy kaj urbo Bruntál, dum kio ambaŭ partoj havis statuson de teritorie teknika unuo, kiuj estis Nové Heřminovy-Bruntál (parto de la katastro kun Kunov) kaj Nové Heřminovy-Nové Heřminovy (parto de la katastro kun municipo Nové Heřminovy).

Historio redakti

Kunov devene kreis parton de municipo Skrbovice, sed al kiu devene ne apartenis ties sudaj domoj, kiuj estis konstruita pli malfrue. Parceloj kun tiuj ĉi domoj estis devene parto de katastra teritorio Nové Heřminovy, en kies kadro ili kreis post sia konstruo lokan parton Kunov. Tiu ĉi loka parto poste estis en la jaro 1924 alligita al Skrbovice kiel konsisto de ekzistanta domaro de Kunov, dum kio la katastra teritorio de Skrbovice poste per sia angulo trafis en proksimecon de konstruareo de Nové Heřminovy. En la jaro 1960 poste estis la tuta Kunov apartigita de Skrbovice kaj rekatastrigita al Nové Heřminovy. Al la 1-a de julio 1979 poste municipo Nové Heřminovy estis alligita komune kun Kunov al Bruntál, kies parto Kunov restis ankaŭ post tio, kiam Nové Heřminovy al la 1-a de januaro 1992 memstariĝis. Sed nek post tiu ĉi dato ne okazis apartigo de la katastro. Similajn anomaliojn jam leĝo ne permesis en estontecon kaj tial Kunov al la 21-a de junio 2019 fariĝis parto de municipo Nové Heřminovy.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18690
18800
1890102
1900130
1910418
19210
JaroLoĝantoj
1930380
19500
1961252
1970254
1980182
1991167
JaroLoĝantoj
2001173
201195
202193

Fotaro redakti