Kunveno de Sudorientazia Junularo

La Kunveno de Sudorientazia Junularo (karesnome: Kuŝejo) estas junulara aranĝo organizata de junaj esperantistoj en Sud-Orienta Azio. La ideo por organizi la unuan kunvenon naskiĝis dum la 102-a Universala Kongreso de Esperanto[1] (2017) en Seulo, Sud-Koreio. Gejunuloj el Filipinoj, Indonezio, Tajlando kaj Vjetnamio kunsidis kaj interŝanĝis ideojn por organizi komunan junularan aranĝon por la komunumo ASEAN.

Vico Jaro Dato Lando Urbo Partoprenintoj Komentoj
1-a 2018 27-29 Aprilo  Tajlando Bankoko - Ayutthaya 36 En la kunveno okazis nek pre­legoj, nek movadaj diskutoj. Ĝi es­tis aparta kunveno, kompare kun la ti­paj Esperanto-kunvenoj[2].

Referencoj redakti

  1. Kial "Kunveno de Sudorientazia Junularo"? el la retejo de la unua Kunveno de Sudorientazia Junularo.
  2. Ghimire, P. (2018). Vento de espero blovis en Tajlando. Esperanto. 111(1326). p167.